Novaĵoj (Oktobro 4)

(GMT+08:00) 2018-10-04 14:20:25     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Li Keqiang ĉeestos la 17-an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de la ŜKO; Ĉinio diris, ke estas Usono, kiu proponis prokrasti la diplomatian kaj sekurecan dialogon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la 17-an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en taĝika urbo Duŝanbo, faros oficialajn vizitojn al Taĝikio kaj Nederlando, kaj ĉeestos la 12-an pintkunvenon de Azi-Eŭropa Kunveno en belga ĉefurbo Bruselo dum sia labora vizito al Belgio, de la 11-a ĝis la 19-a de oktobro.

Tion anoncis Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde. Ŝi diris, ke ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la kunvenojn kaj vizitos la landojn, invitite de taĝika ĉefministro Kohir Rasulzoda, nederlanda ĉefministro Mark Rutte, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker kaj belga ĉefministro Charles Michel.

Ĉinio reasertis merkrede, ke estas Usono, kiu proponis prokrasti la duan diplomatian kaj sekurecan dialogon inter Ĉinio kaj Usono.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, refutis la lastatempan raporton de usonaj amaskomunikiloj pri aserto de iu usona oficialulo, ke Ĉinio proponis prokrasti la dialogon.

Hua Chunying diris, ke la aserto de tiu usona oficialulo tute distordis la fakton, havis kaŝitan intencon kaj estis ege nerespondeca. Ĉinio esprimas fortan malkontenton pri tio. La fakto estas, ke antaŭ nelonge la usona flanko elmetis sian proponon al la ĉina flanko pri prokrasto de la dua diplomatia kaj sekureca dialogo inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio postulas al Usono ĉesigi tian agon de mensogo.

Nun ĉinoj havas longan feriadon de 7 tagoj okaze de la Nacia Tago. Oni vojaĝas al diversaj lokoj, inkluzive de enlandaj pitoreskejoj kaj eksterlandaj turismaj cellokoj, kaj celebras la Nacian Tagon per siaj propraj ritmoj kaj manieroj.

Laŭ oficialaj statistikoj, en la tago de la Nacia Festo, do la 1-a de oktobro, diversaj lokoj de Ĉinio sume akceptis 122 milionojn da turistoj, enspezinte 103 miliardojn da juanoj. La turisma enspezo kreskas je pli ol 7% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Influate de necerteco de la monda ekomonio ankaŭ Ĉinio renkontas malfacilojn por glata iro de la ekonomio. Ĉinio tion ne negis, tamen emfazis, ke la disvolviĝado de Ĉinio ĉiam estis akirita en konkerado de malfaciloj. De tio ni povas diri, ke la konsumado de ĉinoj dum la festo manifestas ilian fidon. Ili havas la fidon al si mem kaj al sia patrolando.

Fakte en la lastaj jaroj Ĉinio plurfoje alfrontis rigorajn defiojn, sed ĉiufoje venkis la malfacilojn kaj akiris pli grandan progreson. La ekstera mondo ofte atentas la fenomenon de la ĉina ekonomio, sed malofte studas la spiriton de ĉinoj en kreado, strebado, solidareco kaj revado.

Ĉinaj gvidantoj opinias, ke la lando havas forton kaj la nacio havas esperon, se la popolanoj havas fidon. Tio estas la granda avantaĝo de Ĉinio en venko de malfaciloj kaj renkontiĝo al defioj.

Merkrede proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis, ke laŭ interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Usono, usona ŝtata sekretario Mike Pompeo faros viziton al Ĉinio en la 8-a de oktobro. La du flankoj interŝanĝos opiniojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri komune zorgataj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Merkrede en sia ĝeneva stabejo la Monda Organizo pri Komerco publikigis sian Raporton pri Monda Komerco 2018. La raporto montris, ke la trarompo de artefarita intelekto, reto de aĵoj, 3-dimensia presado, blokoĉeno kaj aliaj teknologioj deradike ŝanĝos la manierojn kaj strukturon de komercado. Dum malaltigo de produkta kosto kaj altigo de efikeco la internacia komunumo devas fari ĝustan traktadon kaj planadon.

La Raporto pri Monda Komerco 2018 temas pri diĝita teknologio: Kiel ĝi ŝanĝos la tutmondan komercadon kaj kiajn bonŝancojn kaj defiojn ĝi alportos? Oni ĉefe parolas pri reto de aĵoj, artefarita intelekto, 3-dimensia presado, blokoĉeno kaj similaj retaj teknologioj.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo ĉeestis la publikigan kunvenon. Li diris, ke komerco kaj teknologio havas intimajn rilatojn. Teknologio kreas rimedojn de komercado. Nun ni estas en la epoko de senprecedenca teknologia renovigo.

Asistanto de usona prezidento pri ŝtata sekureco John Bolton diris merkrede, ke Usono retiros sin el la Opcia Protokolo de la Viena Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj.

En la Blanka Domo Bolton diris al raportistoj, ke prezidento Donald Trump jam decidis, ke Usono retiriĝos el la Opcia Protokolo de la Viena Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj.

Bolton diris, ke la decido estis farita de Trump pro tio, ke Palestino antaŭ nelonge apelaciis al la Internacia Kortumo pri transloko de la ambasadorejo en Israelo fare de Usono.

La 29-an de septembro Palestino diris, ke ĝi jam faris apelacion al la Internacia Kortumo, akuzante Usonon pro ĝia transloko de la ambasadorejo el Tel-Avivo al Jerusalemo. Palestino opiniis, ke tiu ĉi ago malobservis la Vienan Konvencion pri Diplomatiaj Rilatoj.

Usona ŝtata sekretario Mike Pompeo diris merkrede, ke Usono decidis ĉesigi la amikecan traktaton kun Irano subskribitan en 1955, post kiam la Internacia Kortumo en Hago verdiktis, ke Usono nuligu siajn sankciojn kontraŭ Teherano.

En la Ŝtata Departemento Pompeo diris al raportistoj, ke Usono devus eltiri sin el la traktato pli frue.

Merkrede la Internacia Kortumo en Hago faris verdikton kontraŭ la unuflankaj sankcioj de Usono post ĝia retiriĝo el la irana nuklea interkonsento de 2015, dirante ke la restarigo de sankcioj kontraŭ Irano fare de usona prezidento Donald Trump malobservis la amikecan traktaton subskribitan de la du landoj en 1955. Ĝi ordonis, ke Usono certigu, ke ĝiaj sankcioj kontraŭ Irano ne influu la humanitarajn kondiĉojn, nek minacu la sekurecon de aviado.

En majo ĉi-jare la usona registaro proklamis eltiri sin el la irana nuklea interkonsento kaj restarigis serion da sankcioj kontraŭ Irano. Julie Irano apelaciis al la Internacia Kortumo, akuzante Usonon, ke ĝia restarigo de sankcioj malobservis la amikecan traktaton subskribitan de la du landoj en 1955.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin