En la Ŝtata Departemento Pompeo diris al raportistoj, ke Usono devus eltiri sin el la traktato pli frue.
Merkrede la Internacia Kortumo en Hago faris verdikton kontraŭ la unuflankaj sankcioj de Usono post ĝia retiriĝo el la irana nuklea interkonsento de 2015, dirante ke la restarigo de sankcioj kontraŭ Irano fare de usona prezidento Donald Trump malobservis la amikecan traktaton subskribitan de la du landoj en 1955. Ĝi ordonis, ke Usono certigu, ke ĝiaj sankcioj kontraŭ Irano ne influu la humanitarajn kondiĉojn, nek minacu la sekurecon de aviado.
En majo ĉi-jare la usona registaro proklamis eltiri sin el la irana nuklea interkonsento kaj restarigis serion da sankcioj kontraŭ Irano. Julie Irano apelaciis al la Internacia Kortumo, akuzante Usonon, ke ĝia restarigo de sankcioj malobservis la amikecan traktaton subskribitan de la du landoj en 1955.