Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, refutis la lastatempan raporton de usonaj amaskomunikiloj pri aserto de iu usona oficialulo, ke Ĉinio proponis prokrasti la dialogon.
Hua Chunying diris, ke la aserto de tiu usona oficialulo tute distordis la fakton, havis kaŝitan intencon kaj estis ege nerespondeca. Ĉinio esprimas fortan malkontenton pri tio. La fakto estas, ke antaŭ nelonge la usona flanko elmetis sian proponon al la ĉina flanko pri prokrasto de la dua diplomatia kaj sekureca dialogo inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio postulas al Usono ĉesigi tian agon de mensogo.