MOK publikigis Raporton pri Monda Komerco 2018

(GMT+08:00) 2018-10-04 13:42:04     Redaktoro:Zhao

Merkrede en sia ĝeneva stabejo la Monda Organizo pri Komerco publikigis sian Raporton pri Monda Komerco 2018. La raporto montris, ke la trarompo de artefarita intelekto, reto de aĵoj, 3-dimensia presado, blokoĉeno kaj aliaj teknologioj deradike ŝanĝos la manierojn kaj strukturon de komercado. Dum malaltigo de produkta kosto kaj altigo de efikeco la internacia komunumo devas fari ĝustan traktadon kaj planadon.

La Raporto pri Monda Komerco 2018 temas pri diĝita teknologio: Kiel ĝi ŝanĝos la tutmondan komercadon kaj kiajn bonŝancojn kaj defiojn ĝi alportos? Oni ĉefe parolas pri reto de aĵoj, artefarita intelekto, 3-dimensia presado, blokoĉeno kaj similaj retaj teknologioj.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo ĉeestis la publikigan kunvenon. Li diris, ke komerco kaj teknologio havas intimajn rilatojn. Teknologio kreas rimedojn de komercado. Nun ni estas en la epoko de senprecedenca teknologia renovigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin