Ĉina disvolvo donos pli da ŝancoj al la mondo.

(GMT+08:00) 2018-10-05 14:07:53     Redaktoro:Ĝoja


Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres,  en la 73-a Ĝenerala Asembleo de UN.

En la 73-a Ĝenerala Asembleo de UN, kiu fermiĝis lastatempe, usona prezidento Donald Trump refoje tenis la flagon "Usono Unua" kaj laŭte kriis kontraŭ tutmondismo. Tio estas kritikita de gvidantoj de multaj landoj, inkluzive de usonaj tradiciaj aliancanoj.

Ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, vokis la ĉeestantajn gvidantojn kaj altnivelajn delegitojn disvolvi kunlaboran spiriton kaj serĉi solvojn por tutmondaj gravaj problemoj. La 73-a Ĝenerala Asembleo de UN ĝuste temas pri Globa Gvidpovo kaj Divido de Respondecoj por Paca, Egaleca kaj Daŭripova Socio.

De la lasta tempo en iuj okcidentaj evoluintaj landoj, bruas izolismo kaj solflankismo, kio faris ne malmultan obstaklon kontraŭ internacia kunlaboro kaj tutmonda regado. Kiel konstrui la komunumon de komuna sorto de la homaro en la disigita mondo estas la plej atentata temo en serio da gravaj internaciaj konferencoj, inkluzive de Davos-Forumo kaj la Ĝenerala Asembleo de UN. Por konstrui la komunumon de komuna sorto Ĉina Saĝo kaj Ĉina Projekto proponitaj de Ĉinio estis vaste laŭdataj de la internacia komunumo.

Antaŭ du jaroj, intervjuate, usona erudiciulo Robert Kuhn alte taksis la iniciaton "Zono kaj Vojo", elmetitan de ĉina prezidanto Xi Jinping en la jaro 2013. Li opiniis, ke la iniciato estas la unua aktiva partopreno de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj la grava kontribuo al ĝenerala evoluado de la tuta mondo.


Peter Szijjarto, hungara ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ekstera ekonomio, en la 73-a Ĝenerala Asembleo de UN.

En la 73-a Ĝenerala Asembleo de UN, intervjuate, Peter Szijjarto, hungara ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ekstera ekonomio, same laŭdis la iniciaton. Li diris, ke antaŭe fluis okcidentaj kapitaloj al la oriento kaj oni serĉis malmultekostajn laborfortojn en la oriento, sed nun estas male, fluas orientaj, precipe ĉinaj, kapitaloj okcidenten kaj oni kunportas altkvalitajn teknikojn. Hungario kaptis la bonŝancon kaj enkondukis ĉinajn kapitalojn por infrastruktura konstruado. Laŭ li, nun formiĝas tute nova mondo.

En la lastaj kvin jaroj post la elmeto de la iniciato, de ĝi ekprofitis multaj landoj kaj regionoj sekve de rilataj projektoj.


Raporto de usona Instituto Brookings en retejo.

Komence de septembro usona Instituto Brookings publikigis raporton kaj diris en ĝia resumo, ke ĉinaj projektoj de investo kaj disvolvo povas malobstrukci la vojon por tutmonda inkluziveca kreskado. El spura enketado al 4 300 projektoj, investitaj de Ĉinio, en 138 landoj, erudiciuloj trovis, ke ĝenerale ĉinaj helpaj projektoj alportis ekonomian kreskadon al helpitaj landoj, kie oni efektivigis la projektojn. Ili opiniis, ke en la du jaroj post la sankcio de kapitaloj, se duobliĝos la ĉina investo, la projektoj alportos al tiuj landoj ekstran ekonomian kreskon de 0,4%.

La usonaj erudiciuloj montris, ke multaj helpaj establaĵoj kaj regionaj bankoj ofte diris, ke ili zorgas pri "inkluziveca kreskado", tamen plejparte iliaj buŝaj promesoj estas ne realigitaj. Ĉinio malmulte babilis pri tio, tamen atestoj montras, ke ĉinaj konstruaj projektoj povas kunporti vastan kaj efikan ekonomian kreskadon al la kamparo kaj foraj lokoj, kie enspezo estas malalta.

Antaŭ du jaroj prezidanto Xi Jinping diris en industria kaj komerca pintkunveno de la Grupo 20 en urbo Hangzhou: "La ĉina malfermo ne celas solflankan disvolvon, sed bonvenigas komunan partoprenon de diversaj flankoj; ne celas amplekson de potenco, sed subtenas komunan evoluadon de diversaj landoj; ne celas konstrui propran postĝardenon, sed konstruas ĝardenon ĝuatan de diversaj landoj."

Post 40-jara reformado kaj malfermo, la nuna Ĉinio ankoraŭ tenas profundigon de reformado kaj malfermo kiel movforton de ŝtata evoluado. Sendube, pluapaŝa malfermo donos pli da ŝancoj al la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin