Usona maltrankvilo en "malnova vino en nova botelo"

(GMT+08:00) 2018-10-05 21:19:04     Redaktoro:Ĝoja

La 4-an de oktobro laŭ la loka tempo, usona vicprezidento Mike Pence donis parolon en Vaŝingtono. Li senkaŭze riproĉis Ĉinion pri ĝiaj internaj kaj eksteraj politikoj kaj kalumniis, ke Ĉinio intervenas en la internajn aferojn kaj elektadon de Usono. Pro tio la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la parolo de Mike Pence estas "senbaza akuzado, konfuzo de pravo kaj malpravo kaj onidiro fabrikita el nenio", kaj tion Ĉinio "forte oponas".

Fakte antaŭ la parolo de Mike Pence, Usono sendis la informon, ke la usona blanka domo eksplikos "tute novan" politikon pri Ĉinio. Rezulte la parolo de Mike Pence estas nur "malnova vino en nova botelo".

Kial la blanka domo faris tian "kolekton" sen nova enhavo por malhonori Ĉinion en tiu ĉi tempo? Oni rimarkis, ke la 8-an de oktobro usona ŝtata sekretario Mike Pompeo faros ŝtatan viziton al Ĉinio, kaj kun ĉinaj gvidantoj interŝanĝos opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj komune atentataj internaciaj kaj regionaj problemoj. Estas ne malkonata, ke Usono kaj ĉiuflanke riproĉas Ĉinion kaj sendas altrangajn oficistojn viziti Ĉinion. Ĉar dum komercaj konfliktoj inter Usono kaj Ĉinio en la lasta duonjaro, la usona flanko provis per tia ĉi maniero "bato sukcesigi intertraktadon" gajni pli altan ekonomian prezon, tial gajni pli da enlandaj politikaj kapitaloj.

La parolo de Mike Pence montris la sintenon riproĉi ĉiuflanke Ĉinion, fakte celis la interesojn de usona enlanda politiko kaj elektado, kaj dissendis usonan maltrankvilon kaj urĝecon pri trovo de "propeka kapro" antaŭ la elektado.

Tamen, Ĉinio neniam havas la volon, la intereson kaj la tempon por interveno en internajn aferojn de aliaj landoj. Ĉinio ĉiam persistas en la diplomatia principo ne interveni en internajn aferojn de aliaj landoj. Cetere, en Ĉinio ankoraŭ pli ol 30 milionoj da personoj restas en malriĉeco, ankoraŭ multaj disvolvaj planoj atendas efektivigon, Ĉinio vere ne havas la tempon por interveno. Eĉ usona sekretario pri teritoria sekureco Kirstjen Nielse publike esprimis sian sintenon lastatempe. Li diris, ke "nun neniu atesto montras, ke Ĉinio provas detrui aŭ ŝanĝi la rezulton de la mezperioda elektado de Usono."

Lastatempe la ĉina registaro publikigis la blankan libron "Fakto kaj Ĉina Starpunkto pri Ekonomiaj kaj Komercaj Konfliktoj inter Ĉinio kaj Usono". En la libro per objektaj kaj ĉiuflankaj donitaĵoj Ĉinio atestis, ke la rilatoj inter ĉina kaj usona ekonomioj kaj komercoj estas kun reciproka utilo kaj ambaŭflanka gajno, kaj atestis ankaŭ, ke "kunlaboro estas la unika elekto utila al Ĉinio, Usono kaj la tuta mondo."

Oni devas vidi, ke kvankam kontinuas komercaj konfliktoj inter Ĉinio kaj Usono post ekregado de la registaro de Donald Trump, tamen la sumo de ĉin-usona vara komerco en 2017 atingis 583,7 miliardojn da usonaj dolaroj, 233-obliĝis ol tio en la jaro 1979, kiam fondiĝis la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Samtempe, kiel konstantaj konsilantoj de SK, Ĉinio kaj Usono ankoraŭ havas grandan kunlaboran spacon en tutmondaj problemoj, ekz. kontraŭterorismo, interreto, spaco kaj trakto al militoj. Estas pli grava, ke ankoraŭ estas profunda la bazo de amika interfluo inter la dulandaj popoloj. Tio estas la garantio por ke la dulandaj rilatoj funkciu en sana kaj stabila trakto.

Usona eksŝtata sekretario Henry Alfred Kissinger avertis, ke usonaj gvidantoj klare konu bazajn interesojn de Usono, ne estu blindaj pro iuj nunaj disputoj inter Usono kaj Ĉinio.

Malgraŭ ŝanĝiĝo de politiko de la usona registaro pri Ĉinio, la ĉina politiko pri Usono estas ĉiama kaj klara, nome: ne konflikto, ne kontraŭstaro, reciproka respekto, kunlaboro kaj ambaŭflanka gajno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin