Novaĵoj (Oktobro 05)

(GMT+08:00) 2018-10-05 16:15:30     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5-a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke gvidantoj de diversaj landoj gratulas Ĉinion pro ĝia 69-jara jubileo; Cui Tiankai estis intervjuita de usona Nacia Publika Radio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lastajn kelkajn tagojn, partoprenante en akcepto pri Nacia Festo okazigita de ĉinaj ambasadorejoj, gvidantoj de diversaj landoj pozitive taksis Ĉinion pro ĝiaj grandaj atingoj en la lastaj 69 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, precipe en la lastaj 40 jaroj de reformado kaj malfermo. Ili esperis profundigon de praktikaj kunlaboroj kun Ĉinio sur multaj kampoj kaj pli bonan disvolvon de duflankaj rilatoj.

Maroka ĉefministro Saad Eddine Othmani laŭdis Ĉinion pro ĝia elstara kontribuo al la evoluado de marokaj ekonomio kaj socio. Li diris, ke la maroka flanko alte atentas la rilatojn kun Ĉinio. Li esperis, ke kadre de "Zono kaj Vojo" la du flankoj bone faros ligon pri evolua strategio kaj praktike fortigos plu kunlaborojn.

Prezidanto de la ĉilia Ĉambro de Deputitoj Maya Fernandez diris, ke en la lastaj 48 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, estis abundaj fruktoj de praktikaj kunlaboroj kun Ĉinio sur diversaj kampoj, kaj Ĉilio sin dediĉos plu al senĉesa disvolvo de la rilatoj kun Ĉinio kaj subtenas la ĉinan klopodadon por defendi plurflankismon.

Ankaŭ gvidantoj de Turkio, Maŭricio, Ruando, Samoo, Belorusio, Ĉeĥio, Italio, Aŭstrio kaj Germanio esprimis laŭdon al Ĉinio pro la grandaj atingoj akiritaj de Ĉinio post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

Merkrede ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai akceptis intervjuon de la usona Nacia Publika Radio kaj respondis demandojn pri ĉina-usonaj rilatoj, komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, sennukleigo de la korea duoninsulo, la Suda Ĉina Maro, kaj tiel plu.

Parolante pri la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, Cui diris, ke unue ni ne volas havi komercan konflikton kun Usono aŭ kun iu ajn lando. Due ni esperas, ke la du flankoj solvu la konflikton per traktado kaj konsiliĝado. Ambaŭ flankoj devas havi sufiĉan bonvolon kaj sincerecon. Tamen Usono ne havas sufiĉan sincerecon kaj ĉiam ŝanĝas sian starpunkton. Tio kaŭzas, ke la ĉina flanko tute ne scias, kion Usono volas. Samtempe iuj usonanoj intencas vidi la rezulton de kompleta venko de Usono super Ĉinio. Tio estas maljusta kaj nerealigebla.

Parolante pri la demando de la Suda Ĉina Maro, Cui diris, ke Ĉinio posedas nekontesteblan suvenerecon super la insularoj kaj iliaj apudaj marareoj en la Suda Ĉina Maro. Tio estas la longtempa starpunkto de la ĉina registaro.

Ĵaŭde vespere usona vicprezidento Mike Pence faris parolon, dirante, ke Ĉinio intervenas en la internajn aferojn kaj elektadon de Usono, kaj senkaŭze kalumniis Ĉinion pri ĝiaj internaj kaj eksteraj politikoj. Pro tio proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying esprimis, ke la parolo senkaŭze riproĉis la internajn kaj eksterajn politikojn de Ĉinio kaj kalumniis, ke Ĉinio intervenas en la internajn aferojn kaj elektadon de Usono. Tian senkaŭzan kalumnion Ĉinio forte oponas.

Hua diris, ke la ĉina popolo havas altan fidon al la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Historio kaj nuntempa situacio pruvis, ke tio estas vojo de sukceso al realigo de nacia prospero kaj popola feliĉo. Ĉinio firme kaj amplekse profundigos reformojn kaj pligrandigos sian pordmalfermon al la ekstera mondo. La disvolviĝo de Ĉinio dependas de la penado de la tuta ĉina popolo kaj dependas de reciproke profita kunlaboro kun diversaj landoj de la mondo.

Hua reasertis, ke la politiko de Ĉinio al Usono estas konsekvenca kaj klara. Ni klopodas kun Usono por eviti konflikton kaj antagonismon, reciproke respekti unu la alian kaj fari kunlaboron por komuna gajno. Ni urĝas al Usono ĝustigi sian konduton, ĉesigi senbazajn riproĉon kaj kalumnion al Ĉinio kaj per efektivaj agoj protekti sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj.

En la 73-a Ĝenerala Asembleo de UN, kiu fermiĝis lastatempe, usona prezidento Donald Trump refoje tenis la flagon "Usono Unua" kaj laŭte kriis kontraŭ tutmondismo. Tio estas kritikita de gvidantoj de multaj landoj, inkluzive de usonaj tradiciaj aliancanoj.

Ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, vokis la ĉeestantajn gvidantojn kaj altnivelajn delegitojn disvolvi kunlaboran spiriton kaj serĉi solvojn por tutmondaj gravaj problemoj.

De la lasta tempo en iuj okcidentaj evoluintaj landoj, bruas izolismo kaj solflankismo, kio faris ne malmultan obstaklon kontraŭ internacia kunlaboro kaj tutmonda regado. Kiel konstrui la komunumon de komuna sorto de la homaro en la disigita mondo estas la plej atentata temo en serio da gravaj internaciaj konferencoj, inkluzive de Davos-Forumo kaj la Ĝenerala Asembleo de UN. Por konstrui la komunumon de komuna sorto Ĉina Saĝo kaj Ĉina Projekto proponitaj de Ĉinio estis vaste laŭdataj de la internacia komunumo.

En la 73-a Ĝenerala Asembleo de UN, intervjuate, Peter Szijjarto, hungara ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ekstera ekonomio, laŭdis la iniciaton "Zono kaj Vojo". Li diris, ke antaŭe fluis okcidentaj kapitaloj al la oriento kaj oni serĉis malmultekostajn laborfortojn en la oriento, sed nun estas male, fluas orientaj, precipe ĉinaj, kapitaloj okcidenten kaj oni kunportas altkvalitajn teknikojn. Hungario kaptis la bonŝancon kaj enkondukis ĉinajn kapitalojn por infrastruktura konstruado. Laŭ li, nun formiĝas tute nova mondo.

Post 40-jara reformado kaj malfermo, la nuna Ĉinio ankoraŭ tenas profundigon de reformado kaj malfermo kiel movforton de ŝtata evoluado. Sendube, pluapaŝa malfermo donos pli da ŝancoj al la mondo.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris ĵaŭde, ke lia lando tenas militan ekziston en Sirio ĝis kiam Sirio okazigos elektadon.

Respondante al la demando, kiam la turkaj trupoj forlasos Sirion, en iu forumo en Istanbulo, Erdogan diris, ke Turkio foriros el Sirio, kiam ajn ĝi okazigos elekton.

En la pasintaj du jaroj Turkio plurfoje prenis militajn operacojn en norda Sirio kaj regis kelkajn urbetojn, inkluzive de Afrin. Laŭ la interkonsento atingita de la tri flankoj Turkio, Rusio kaj Irano, la turkaj trupoj starigis 12 observejojn en la siria norda provinco Idlib.

La 29-an de septembro en la ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj siria vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Mualem postulis al ĉiuj fremdlandaj trupoj enirintaj Sirion sen permeso de la siria registaro tuj kaj senkondiĉe eltiri sin el Sirio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin