Ĉinio forte oponas senkaŭzan kalumnion de Usono

(GMT+08:00) 2018-10-05 11:14:54     Redaktoro:Zhao
Ĵaŭde vespere usona vicprezidento Mike Pence faris parolon, dirante, ke Ĉinio intervenas en la internajn aferojn kaj elektadon de Usono, kaj senkaŭze kalumniis Ĉinion pri ĝiaj internaj kaj eksteraj politikoj. Pro tio proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying esprimis, ke la parolo senkaŭze riproĉis la internajn kaj eksterajn politikojn de Ĉinio kaj kalumniis, ke Ĉinio intervenas en la internajn aferojn kaj elektadon de Usono. Tian senkaŭzan kalumnion Ĉinio forte oponas.

Hua diris, ke la ĉina popolo havas altan fidon al la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Historio kaj nuntempa situacio pruvis, ke tio estas vojo de sukceso al realigo de nacia prospero kaj popola feliĉo. Ĉinio firme kaj amplekse profundigos reformojn kaj pligrandigos sian pordmalfermon al la ekstera mondo. La disvolviĝo de Ĉinio dependas de la penado de la tuta ĉina popolo kaj dependas de reciproke profita kunlaboro kun diversaj landoj de la mondo.

Hua emfazis, ke Ĉinio persistas en paca evoluado kaj klopodas por disvolvado de amikaj kunlaboroj kun ĉiuj landoj surbaze de la kvin principoj de paca kunekzisto por antaŭenpuŝi konstruadon de komunumo kun komuna futuro de la Homaro.

Hua reasertis, ke la politiko de Ĉinio al Usono estas konsekvenca kaj klara. Ni klopodas kun Usono por eviti konflikton kaj antagonismon, reciproke respekti unu la alian kaj fari kunlaboron por komuna gajno. Ni urĝas al Usono ĝustigi sian konduton, ĉesigi senbazajn riproĉon kaj kalumnion al Ĉinio kaj per efektivaj agoj protekti sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin