Cui Tiankai intervjuita de usona Nacia Publika Radio

(GMT+08:00) 2018-10-05 11:15:08     Redaktoro:Zhao
Merkrede ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai akceptis intervjuon de la usona Nacia Publika Radio kaj respondis demandojn pri ĉina-usonaj rilatoj, komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, sennukleigo de la korea duoninsulo, la Suda Ĉina Maro, kaj tiel plu.

Parolante pri la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, Cui diris, ke unue ni ne volas havi komercan konflikton kun Usono aŭ kun iu ajn lando. Due ni esperas, ke la du flankoj solvu la konflikton per traktado kaj konsiliĝado. Ambaŭ flankoj devas havi sufiĉan bonvolon kaj sincerecon. Tamen Usono ne havas sufiĉan sincerecon kaj ĉiam ŝanĝas sian starpunkton. Tio kaŭzas, ke la ĉina flanko tute ne scias, kion Usono volas. Samtempe iuj usonanoj intencas vidi la rezulton de kompleta venko de Usono super Ĉinio. Tio estas maljusta kaj nerealigebla.

Parolante pri la demando de la Suda Ĉina Maro, Cui diris, ke Ĉinio posedas nekontesteblan suvenerecon super la insularoj kaj iliaj apudaj marareoj en la Suda Ĉina Maro. Tio estas la longtempa starpunkto de la ĉina registaro.

Pri sennukleigo sur la korea duoninsulo, Cui esprimis, ke la ĉina starpunkto estas konsekvenca. Ni pledas por realigi sennukleigon de la tuta korea duoninsulo kaj firme protektas pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin