Internacia organizo Suda Centro: Usona "301-artikolo" malobservas regularon de Monda Komerca Organizo

(GMT+08:00) 2018-10-06 15:49:30     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe internacia organizo Suda Centro, kies ĉefstabejo troviĝas en Ĝenevo, publikigis esploran raporton montrante, ke la usona "301-artikolo" malobservas regularon de Monda Komerca Organizo, defias plurismon kaj naskis negativan influon al la monda ekonomio.

Suda Centro estas interregistara organizo de evoluantaj landoj kaj fondiĝis en 1995. Nun ĝiaj 54 membroŝtatoj estas evoluantaj landoj. Lastatempe la organizo publikigis la raporton titolitan "Usona 301-artikolo: Kial ĝi estas kontraŭleĝa kaj miskonduka". En sep ĉapitroj la ĉirkaŭ 50-paĝa raporto faras eksplikon pri la historio kaj la celo de la 301-artikolo kaj pri damaĝo al la plurkomerca sistemo.

"301-artikolo" estas la simpligo de la 301-a artikolo de usona "Komerca Leĝo en 1974". Laŭ la artikolo Usono rajtas fari enketon al alilandaj komercoj, se ĝi opinias, ke la komercoj estas "maljustaj", kaj povas fari interkonsiliĝon kun koncernaj landoj, fine usona prezidento decidas alprenon de repagaj rimedoj, kiel altigo de dogano, limigo de importo kaj haltigo de koncernaj interkonsentoj.

La raporto de Suda Centro diras, ke tiel nomata enketo de "301-artikolo" estas laŭ la normo de Usono, ne Monda Komerca Organizo, kaj la rimedoj alprenotaj estas minaco al la ĝenerala plurkomerca sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin