KDPR kaj Sud-Koreio komune festis la 11-an datrevenon de publiko de "Deklaracio 10.4"

(GMT+08:00) 2018-10-06 16:12:50     Redaktoro:Ĝoja

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis sabate, ke vendrede en Pjongjango okazis konferenco pri nacia reunuigo por la 11-a datreveno de la publiko de "Deklaracio pri Disvolvo de Sud-Nordaj Rilatoj, Paco kaj Prospero", (ankaŭ titolita "Deklaracio 10.4"). Al la konferenco ĉeestis prezidanto de Konstanta Komitato de Supera Popola Asembleo de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Yong-nam, la sud-korea ministro pri reunuigo Cho Myoung-Gyon, aliaj personoj el KDPR kaj Sud-Koreio kaj transmaraj reprezentantoj.

Laŭ raporto, en la konferenco estis aprobita komuna alvoko, substrebanate, ke oni persistu plu en la principo, ke la sorto de la korea nacio estu decidata de la nacio mem, ĝisfunde finu militan krizon en la teritorio, konstruu la teritorion paca hejmloko sen nukleaj armiloj sen nuklea minaco, akcelu pluflankajn kunlaborojn, interfluojn, kontaktojn inter la Sudo kaj la Nordo kaj realigu nacian komunan prosperon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin