Vizaj aferoj apartenas al amplekso de laŭleĝa traktado de registaro de Hongkonga Speciala Administracia Regiono

(GMT+08:00) 2018-10-07 15:41:09     Redaktoro:Ĝoja

Sabate proparolanto de Oficejo de Komisiono de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉina Popola Respubliko en Hongkonga Speciala Administracia Regiono diris, ke vizaj aferoj apartenas al amplekso de landa suvereneco, la registaro de Hongkonga Speciala Administracia Regiono havas la potencon decidi ĉu sankcii peton pri longigo de labora vizo en Hongkong laŭ "unu lando kun du sistemoj" kaj "Baza Leĝo de Hongkonga Speciala Administracia Regiono de Ĉina Popola Respubliko". La centra registaro firme subtenos la registaron trakti koncernajn aferojn, kaj iu ajn alia lando ne havas potencon interveni en la aferojn.

La registaro de Hongkonga Speciala Administracia Regiono rifuzis longigon de labora vizo de Ma Kai, ĵurnalisto de brita ĵurnalo "Financial Times", pri tio la brita Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj la usona ĝenerala konsulejo en Hongkong publikigis komenton kaj postulis, ke la registaro faris eksplikon. Tial tion la proparolanto esprimis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin