La 7-an de oktobro la ĉina Ŝtata Administracio de Fremda Valuto publikigis, ke en la fino de septembro la deviza rezervo estas 3 087 miliardoj da usonaj dolaroj, malpli je 22,7 miliardoj da usonaj dolaroj ol en la fino de aŭgusto, kaj la redukta mezuro estas 0.7%.
Wang Chunying, proparolanto de la ĉina Ŝtata Administracio de Fremda Valuto, diris, ke en septembro la ĉina merkato de fremda valuto tenis ĝeneralan stabilecon.