KDPR kaj Usono interkonsentis kiel eble plej frue komenci interkonsiliĝon pri preparado de dua renkontiĝo de dulandaj gvidantoj

(GMT+08:00) 2018-10-08 15:50:54     Redaktoro:Ĝoja

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis lunde, ke dimanĉe Kim Jong-un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), intervidiĝis kun usona ŝtata sekretario Mike Pompeo. Ili atingis unuanimecon pri kiel eble plej frua okazigo de laborinterkonsiliĝo por prepari la duan renkontiĝon de la dulandaj gvidantoj, kaj diskutis pri koncernaj proceduroj kaj metodoj.

Laŭ la raporto, Kim Jong-un esprimis la firman konvinkiĝon en la intervidiĝo, ke per la ŝanco de la dua renkontiĝo, la KDPR kaj Usono certe gajnos grandan progreson en solvo de problemoj, atentataj de la tuta mondo, kaj en atingo de celoj, elmetitaj en la lasta renkontiĝo. Li pozitive taksis la plenumon de la komuna deklaracio de la unua renkontiĝo. Li kaj Mike Pompeo ankaŭ interŝanĝis konstruivajn opiniojn pri la situacio de la korea duoninsulo, solva projekto pri sennukleigo kaj zorgoj de la du flankoj. Kim Jong-un diris, ke li konvinkiĝas, ke estonte daŭros dialogo kaj interkonsiliĝo inter la KDPR kaj Usono sur la bazo de firmaj fidoj inter la plej altaj gvidantoj de la KDPR kaj Usono, kaj baldaŭ estos ellaborita plano pri la dua renkontiĝo.

Laŭ informo de la usona Ŝtata Departemento dimanĉe, dum la vizito de Mike Pompeo, la KDPR invitis nukleajn kontrolantojn al la forlasita Nuklea Eksperimenta Fabriko Punggye-ri por konfirmi, ke la procezo de nuklea forlaso estas nerenversebla.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin