Wang Yi: Ĉinio kaj Usono devas persisti en ĝusta vojo de kunlaboro kaj ambaŭflanka gajno

(GMT+08:00) 2018-10-08 16:20:16     Redaktoro:Ĝoja

Lunde en Pekino, Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, intervidiĝis kun Mike Pompeo, usona ŝtata sekretario.

Wang Yi diris, ke la ŝtata sekretario esprimis sian esperon viziti Ĉinion, kaj kun li Ĉinio volas renkontiĝi.

Li diris, ke lastatempe Usono senĉese eskaladis la konflikton de komerco al Ĉinio, samtempe en tajvana kaj aliaj problemoj alprenis serion da agoj damaĝantajn ĉinajn rajtojn kaj interesojn, kaj senkaŭze riproĉis ĉinajn internajn kaj eksterajn politikojn. Ĉinio opinias, ke tiuj agoj rekte batis reciprokajn fidojn inter la du flankoj, donis ombron al perspektivo de la dulandaj rilatoj, kaj tute ne konformas al interesoj de la dulandaj popoloj. Ĉinio postulas, ke Usono tuj haltigu siajn erarajn parolojn kaj agojn. Ĉinio opinias, ke Ĉinio kaj Usono devas marŝi sur la ĝusta vojo de kunlaboro kaj ambaŭflanka gajno, sed ne iri sur la erara vojo de konflikto kaj kontraŭstaro.

En la intervidiĝo, Wang Yi diris ankaŭ, ke li scias, ke dum la vizito Mike Pompeo volas interŝanĝi opiniojn kun la ĉina flanko ankaŭ pri la korea duoninsulo kaj aliaj varme atentataj problemoj, kio ĝuste montras, ke Ĉinio kaj Usono, la du potencoj kaj konstantaj membroj de la SK, bezonas kaj devas fortigi interkomunikadon kaj kunlaboron por porti devon donitan de la internacia komunumo. Samtempe, por apogi la kunlaboron necesas sanaj kaj stabilaj duflankaj rilatoj. Wang Yi esperis, ke la vizito de la usona ŝtata sekretario ludos pozitivan rolon por realigi la celon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin