Shinzo Abe bonvenigis aliĝon de Britio al TPP

(GMT+08:00) 2018-10-08 15:36:37     Redaktoro:Pluveta

Antaŭtage japana ĉefministro Shinzo Abe diris, ke Japanio bonvenigas aliĝon de Britio al Interkonsento de Trans-Pacifika Partnereco post ĝia eltiriĝo el la EU.

Dimanĉe en la ĉefministrejo en Tokio Shinzo Abe diris intervjuate, ke post eltiriĝo el la EU Britio perdos la pordan pozicion en Eŭropo, tamen Britio ankoraŭ havas grandan forton en la mondo. Li samtempe urĝis, ke Britio kaj la EU reciproke faru cedojn por eviti la situacion de seninterkonsenta eltiriĝo el la EU.

Shinzo Abe diris, ke Japanio elkore esperas reduktiĝon de la negativa influo de la eltiriĝo al la tutmonda ekonomio.

Liam Fox, brita ministro pri internaciaj komercoj, iam diris en julio ĉi-jare, ke li petos opiniojn al la publiko pri aliĝo al TPP.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin