Yang Jiechi intervidiĝis kun usona ŝtata sekretario Pompeo

(GMT+08:00) 2018-10-08 20:13:08     Redaktoro:Pluveta

Lunde en Pekino Yang Jiechi, komitatano de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis kun usona ŝtata sekretario Mike Pompeo.

Yang Jiechi diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono troviĝas en la ŝlosila periodo kaj vizaĝas al multaj defioj. Pri la serio da negativaj agoj de Usono pri Ĉinio la ĉina flanko jam prezentis seriozan traktadon kun Usono kaj klare montris sian starpunkton. Ĉinio urĝis, ke Usono tuj ĝustigu la eraron kaj ĉesigu damaĝi la interesojn de Ĉinio. Ĉinio plue prenos necesajn rimedojn por protekti siajn la rajton, sekurecon kaj disvolviĝon.

Pompeo diris, ke Usono sin dediĉas al la kungajno kun Ĉinio. Usono volas fortigi interŝanĝojn kune kun Ĉinio kaj serŝi konstruivajn manierojn por solvi la nunaj defioj de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin