Ĉina Media Grupo kaj Ŝanhajo disvolvos strategian kunlaboron

(GMT+08:00) 2018-10-08 20:23:25     Redaktoro:Pluveta

Lunde en Ŝanhajo la Ĉina Media Grupo kaj la ŝanhaja registaro subskribis interkonsenton por profundigi la strategian kunlaboron. La interkonsento estis diskutata en la pasintaj kelkaj monatoj kaj kreis kelkajn rekordojn. La Ĉina Media Grupo la unuafoje establis strategian kunlaboron kune kun la loka registaro, la unuafoje establis regionan ĉefstabejon kaj la unuafoje establis la lokan stacion. La strategia kunlaboro signifas firman paŝon de la Ĉina Media Grupo por fariĝi internacia novtipa amaskomunikilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin