Ĉina Media Grupo subskribis kunlaboran interkonenton kun Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2018-10-08 21:07:24     Redaktoro:Pluveta

Lunde en Ŝanhajo la Ĉina Media Grupo kaj la ŝanhaja registaro subskribis interkonsenton por profundigi la strategian kunlaboron. La interkonsento estis diskutata en la pasintaj kelkaj monatoj kaj kreis kelkajn rekordojn. La Ĉina Media Grupo la unuafoje establis strategian kunlaboron kune kun la loka registaro, la unuafoje establis regionan ĉefstabejon kaj la unuafoje establis la lokan stacion. Al la subskriba ceremoni ĉeestis la direktoro de la Ĉina Media Grupo Shen Haixiong, la vicsekretario kaj urbestro de Ŝanhajo Ying Yong kaj aliaj lokaj gvidantoj.

Reprezentante la komitaton kaj la registaron de Ŝanhajo Li Qiang, sekretario de la urbo, dankis la Ĉinan Median Grupon pro ĝia ĉiama zorgo kaj subteno.

Shen Haixiong diris en la ceremonio, ke prenante la leteron de la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kiel la spiritan movforton la Ĉina Media Grupo faras penadon por fariĝi internacia novtipa amaskomunikilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin