Novaĵoj (Oktobro 08)

(GMT+08:00) 2018-10-08 19:48:13     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Usono devas persisti en ĝusta vojo de kunlaboro kaj ambaŭflanka gajno; KDPR kaj Usono interkonsentis kiel eble plej frue komenci interkonsiliĝon pri preparado de dua renkontiĝo de dulandaj gvidantoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Pekino, Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, intervidiĝis kun Mike Pompeo, usona ŝtata sekretario.

Wang Yi diris, ke la ŝtata sekretario esprimis sian esperon viziti Ĉinion, kaj kun li Ĉinio volas renkontiĝi.

Li diris, ke lastatempe Usono senĉese eskaladis la konflikton de komerco al Ĉinio, samtempe en tajvana kaj aliaj problemoj alprenis serion da agoj damaĝantajn ĉinajn rajtojn kaj interesojn, kaj senkaŭze riproĉis ĉinajn internajn kaj eksterajn politikojn. Ĉinio opinias, ke tiuj agoj rekte batis reciprokajn fidojn inter la du flankoj, donis ombron al perspektivo de la dulandaj rilatoj, kaj tute ne konformas al interesoj de la dulandaj popoloj. Ĉinio postulas, ke Usono tuj haltigu siajn erarajn parolojn kaj agojn. Ĉinio opinias, ke Ĉinio kaj Usono devas marŝi sur la ĝusta vojo de kunlaboro kaj ambaŭflanka gajno, sed ne iri sur la erara vojo de konflikto kaj kontraŭstaro.

En la intervidiĝo, Wang Yi diris ankaŭ, ke li scias, ke dum la vizito Mike Pompeo volas interŝanĝi opiniojn kun la ĉina flanko ankaŭ pri la korea duoninsulo kaj aliaj varme atentataj problemoj, kio ĝuste montras, ke Ĉinio kaj Usono, la du potencoj kaj konstantaj membroj de la SK, bezonas kaj devas fortigi interkomunikadon kaj kunlaboron por porti devon donitan de la internacia komunumo. Samtempe, por apogi la kunlaboron necesas sanaj kaj stabilaj duflankaj rilatoj. Wang Yi esperis, ke la vizito de la usona ŝtata sekretario ludos pozitivan rolon por realigi la celon.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis lunde, ke dimanĉe Kim Jong-un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), intervidiĝis kun usona ŝtata sekretario Mike Pompeo. Ili atingis unuanimecon pri kiel eble plej frua okazigo de laborinterkonsiliĝo por prepari la duan renkontiĝon de la dulandaj gvidantoj, kaj diskutis pri koncernaj proceduroj kaj metodoj.

Laŭ la raporto, Kim Jong-un esprimis la firman konvinkiĝon en la intervidiĝo, ke per la ŝanco de la dua renkontiĝo, la KDPR kaj Usono certe gajnos grandan progreson en solvo de problemoj, atentataj de la tuta mondo, kaj en atingo de celoj, elmetitaj en la lasta renkontiĝo. Li pozitive taksis la plenumon de la komuna deklaracio de la unua renkontiĝo. Li kaj Mike Pompeo ankaŭ interŝanĝis konstruivajn opiniojn pri la situacio de la korea duoninsulo, solva projekto pri sennukleigo kaj zorgoj de la du flankoj. Kim Jong-un diris, ke li konvinkiĝas, ke estonte daŭros dialogo kaj interkonsiliĝo inter la KDPR kaj Usono sur la bazo de firmaj fidoj inter la plej altaj gvidantoj de la KDPR kaj Usono, kaj baldaŭ estos ellaborita plano pri la dua renkontiĝo.

Laŭ informo de la usona Ŝtata Departemento dimanĉe, dum la vizito de Mike Pompeo, la KDPR invitis nukleajn kontrolantojn al la forlasita Nuklea Eksperimenta Fabriko Punggye-ri por konfirmi, ke la procezo de nuklea forlaso estas nerenversebla.

Dimanĉe vizitante Sud-Koreion, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris al sudkorea prezidento Moon Jae-in, ke dum sia vizito en Nord-Koreio, li atingis komunan interkonsenton kun Nord-Koreio por kiel plej eble frue okazigi la duafojan renkontiĝon inter gvidantoj de Usono kaj Nord-Koreio.

Tiutage Pompeo vizitis Nord-Koreion kaj faris intervidiĝon kun la plej alta gvidanto de Nord-Koreio Kim Jong Un. Sekve li vizitis Sud-Koreion kaj konigis sian viziton en Nord-Koreio al sudkorea prezidento Moon Jae-in. Pompeo pozitive taksis sian viziton en Nord-Koreio kaj diris, ke li kaj Kim Jong Un atingis komunan interkonsenton por kiel eble plej frue okazigi la duafojan renkontiĝon inter gvidantoj de Usono kaj Nord-Koreio. La du flankoj diskutis ankaŭ pri sennukleigaj rimedoj prenotaj de Nord-Koreio. Moon Jae-in esperis sukceson de la duafoja renkontiĝo de gvidantoj inter Usono kaj Nord-Koreio.

Antaŭtage japana ĉefministro Shinzo Abe diris, ke Japanio bonvenigas aliĝon de Britio al Interkonsento de Trans-Pacifika Partnereco post ĝia eltiriĝo el la EU.

Dimanĉe en la ĉefministrejo en Tokio Shinzo Abe diris intervjuate, ke post eltiriĝo el la EU Britio perdos la pordan pozicion en Eŭropo, tamen Britio ankoraŭ havas grandan forton en la mondo. Li samtempe urĝis, ke Britio kaj la EU reciproke faru cedojn por eviti la situacion de seninterkonsenta eltiriĝo el la EU.

Shinzo Abe diris, ke Japanio elkore esperas reduktiĝon de la negativa influo de la eltiriĝo al la tutmonda ekonomio.

Liam Fox, brita ministro pri internaciaj komercoj, iam diris en julio ĉi-jare, ke li petos opiniojn al la publiko pri aliĝo al TPP.

Lunde raportisto informiĝis el ĉina Asocio de Scienco kaj Teknologio, ke okazos la Monda Konferenco de Sciencoj pri la Vivo, 2018, de la 27a ĝis la 29a de oktobro. Al la konferenco ĉeestos pli ol 400 invitatoj, inkluzive de 6 premiitoj de Nobel-Premio kaj pluraj internaciaj akademio-nivelaj specialistoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin