Ĉinio plibonigos sian politikon pri rabato de eksportimposto

(GMT+08:00) 2018-10-09 11:34:32     Redaktoro:Yu

Laŭ administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang en lundo, Ĉinio decidis plibonigi sian politikon pri rabato de eksportimposto por redukti la komercan ŝarĝon de negocoj kaj plifortigi eksterlandan komercon.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la nunaj sep kategorioj de imposto estos reduktitaj ĝis kvin, kaj iuj impostprocentoj estos levitaj laŭ internacia komuna praktiko.

Ekde la 1a de novembro, la rabato de 15-procenta kategorio kaj parto de la 13-procenta kategorio estos levitaj ĝis 16-procentaj. Tiu de la 9-procenta kategorio estos ĝustigita al 10-procenta aŭ 13-procenta, kaj tiu de la 5-procenta al 6-procenta aŭ 10procenta.

Tamen, la rabatprocentoj por energivoraj kaj serioze poluaj varoj kaj tiuj koncernaj al la redukto de industria produktkapablo restos senŝanĝaj.

La registaro esperas, ke la politiko faciligos la reformon de la proviza strukturo, malpezigos ŝarĝon de la reala ekonomio kaj stabiligos kreskon de eksterlanda komerco meze de komplikaj tutmondaj cirkonstancoj.

Ankaŭ la proceduroj de impostpago estos simpligitaj, kun la jarfina celo mallongigi la bezonatan averaĝan tempon de 13 labortagoj ĝis 10. Negocoj kun bona registro ĝuos pli rapidan kaj pli facilan procezon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin