Du usonaj ekonomikistoj dividas Nobelpremion pri Ekonomiko 2018

(GMT+08:00) 2018-10-09 13:25:04     Redaktoro:Yu

Nobelpremio pri Ekonomiko 2018, aŭ oficiale la Premio Sveriges Riksbank pri Ekonomikaj Sciencoj por Memoro de Alfred Nobel, lunde estis aljuĝita al William Nordhaus kaj Paul Romer.

Laŭ oficiala deklaro publikigita de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, Nordhaus estis premiita pro anekso de klimatŝanĝiĝo al longtempa makroekonomika analizo kaj Romer pro integriĝo de teknologia novigo al longtempa makroekonomika analizo.

La deklaro aldonis, ke la rezultoj de la du usonaj ekonomikistoj rimarkinde vastigis la ekonomian analizon per konstruado de modeloj, kiuj klarigas, kiel la ekonomia merkato interagas kun naturo kaj scio.

Romer diris al reta gazetara konferenco, ke li ricevis du telefonvokojn ĉi-matene kaj respondis al neniu el ili, pensante, ke ili estas spamoj, kaj li tute ne atendis la premion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin