Germana ministro pri eksterlandaj aferoj vokis al Germanio kaj EU pli multe kontribui al sekureco kaj stabileco de mondo

(GMT+08:00) 2018-10-09 14:17:29     Redaktoro:Yu

Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas diris lunde, ke Germanio kaj la Eŭropa Unio devas faris pli grandan kontribuon por la sekureco kaj stabileco de la mondo.

Maas faris la rimarkojn dum sia parolado en la germana forumo pri sekureca politiko 2018. Li diris, ke antaŭ nelonge, kiam li ĉeestis sesion de la Ĝenerala Asembleo de la UN en Nov-Jorko, li rimarkis, ke nemultaj ĉeestantoj opiniis, ke aperis problemo en la Trans-Pacifika Partnereco, kaj ankaŭ la interna harmonio de la EU estis rompita pro la retiro de Britio. Li opiniis, ke la EU devas disvolvi plu sian militan kapablon por ke ĝi estu pli forta kaj memstara. Li aldonis, ke surŝultrigo de pli da respondeco pri sekureco konformas al la interesoj de la EU, kaj la EU devas pliigi investon en la milita kampo, konstrui rapidreagan kapablon, realigi komunan disvolvadon kaj modernigi militajn ekipaĵojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin