Ĉinio ne estas malamiko de Usono

(GMT+08:00) 2018-10-09 16:50:52     Redaktoro:Yu

Usona vicprezidento Mike Pence senbaze kritikis lastatempe en sia prelego Ĉinion pri ĝiaj enlandaj kaj eksterlandaj politikoj, kio akrigis la streĉecon inter la du landoj. La ĉina registaro severe refutis lian kritikon, dirante, ke la enhavoj estas tute senbazaj. En la lastaj tagoj, kelkaj eksaj ŝtatsekretarioj de Usono asertis, ke Ĉinio ne estas malamiko de Usono, kaj la lasta ne devas efektivigi novan malvarman militon kontraŭ Ĉinio.

Eksa ŝtatsekretario Madeleine Alberight diris, ke sendube Ĉinio estas leviĝanta granda lando pro sia historio kaj la luktado de la ĉina popolo en la moderna epoko kaj ankaŭ pro tio, ke Usono ne povis surŝultrigi sian internacian respondecon kaj tiel donis al Ĉinio la spacon de leviĝo.

Eksa ŝtatsekretario Colin Powell diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio alportis profitojn al Usono. Malmultekostaj, sed bonkvalitaj produktoj el Ĉinio kontentigis la postuladon de usonanoj. Usono lanĉis komercan militon kontraŭ Ĉinio, kio difektas usonajn konsumantojn. Li opiniis, ke pli ol 300 mil ĉinaj studentoj pagis al usonaj universitatoj plenajn kotizojn, sed iuj el la Blanka Domo proponis forpeli ĉinajn studentojn.

Alia eksa ŝtatsekretario Henry Kissinger diris, ke Ĉinio kaj Usono ambaŭ sufiĉe kapablas modli la mondon laŭ siaj propraj voloj. La memfido de Usono fontas de la politika sistemo de demokratio kaj konstitucio, dum tiu de Ĉinio venas de la saĝo bazita sur kelkmil-jara unika administrado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin