Novaĵoj (Oktobro 09)

(GMT+08:00) 2018-10-09 16:57:06     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 9a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio plibonigos sian politikon pri rabato de eksportimposto; du usonaj ekonomikistoj dividas Nobelpremion pri Ekonomiko 2018. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Laŭ administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang en lundo, Ĉinio decidis plibonigi sian politikon pri rabato de eksportimposto por redukti la komercan ŝarĝon de negocoj kaj plifortigi eksterlandan komercon.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la nunaj sep kategorioj de imposto estos reduktitaj ĝis kvin, kaj iuj impostprocentoj estos levitaj laŭ internacia komuna praktiko. Ekde la 1a de novembro, la rabato de 15-procenta kategorio kaj parto de la 13-procenta kategorio estos levitaj ĝis 16-procentaj. Tiu de la 9-procenta kategorio estos ĝustigita al 10-procenta aŭ 13-procenta, kaj tiu de la 5-procenta al 6-procenta aŭ 10procenta. Tamen, la rabatprocentoj por energivoraj kaj serioze poluaj varoj kaj tiuj koncernaj al la redukto de industria produktkapablo restos senŝanĝaj.

La registaro esperas, ke la politiko faciligos la reformon de la proviza strukturo, malpezigos ŝarĝon de la reala ekonomio kaj stabiligos kreskon de eksterlanda komerco meze de komplikaj tutmondaj cirkonstancoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj singapura ĉefministro Lee Hsien Loong lunde interŝanĝis gratulan telefonon por festi la 15an datrevenon de la starigo de strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

En sia gratula mesaĝo, Li Keqiang diris, ke en 2003, Ĉinio la unua aliĝis al la Traktato de Amikeco kaj Kunlaboro en Sudorient-Azio, kaj fariĝis la unua lando, kiu starigis strategian partnerecon kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Pro la komunaj klopodoj de Ĉinio kaj la asocio en la pasintaj 15 jaroj, la duflankaj rilatoj sane kaj stabile disvolviĝis; la politika reciproka fido plifortiĝis; la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj plistriktiĝis; reciprokprofita kunlaboro estis fruktodona; kaj kulturaj interŝanĝo estis viglaj. La disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio alportis veran profiton al 2 miliardoj da homoj de la du flankoj kaj akcelis pacon, stabilecon kaj prosperon de la regiono kaj eĉ de la tuta mondo.

En sia mesaĝo, Lee diris, ke la rilatoj inter la asocio kaj Ĉinio estas fortaj, pragmataj kaj reciprokprofitaj. En la pasintaj 15 jaroj, la du flankoj vastigis kaj profundigis kunlaboron ĉirkaŭ la tri kolonoj de politiko kaj sekureco, ekonomio kaj komerco, socio kaj kulturo.

Lunde en Ŝanhajo la Ĉina Media Grupo kaj la ŝanhaja registaro subskribis interkonsenton por profundigi la strategian kunlaboron. La interkonsento estis diskutata en la pasintaj kelkaj monatoj kaj kreis kelkajn rekordojn. La Ĉina Media Grupo la unuafoje establis strategian kunlaboron kune kun la loka registaro, la unuafoje establis regionan ĉefstabejon kaj la unuafoje establis la lokan stacion. Al la subskriba ceremonio ĉeestis la direktoro de la Ĉina Media Grupo Shen Haixiong, la vicsekretario kaj urbestro de Ŝanhajo Ying Yong kaj aliaj lokaj gvidantoj.

Reprezentante la komitaton kaj la registaron de Ŝanhajo Li Qiang, sekretario de la urbo, dankis la Ĉinan Median Grupon pro ĝia ĉiama zorgo kaj subteno.

Shen Haixiong diris en la ceremonio, ke prenante la leteron de la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kiel la spiritan movforton la Ĉina Media Grupo faras penadon por fariĝi internacia novtipa amaskomunikilo.

Kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev diris lunde, ke Kazaĥio atribuas grandan gravecon al disvolvado de tutdimensia strategia kunlaboro kun Ĉinio, kaj ke en la pasintaj jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj, la du landoj sekvis la politikon de bonnajbareco kaj amikeco, reciproka konfido kaj reciproka profito kaj starigis la ekzemplon de rilatoj inter ŝtatoj.

Nazarbayev faris la rimarkojn, kiam li akceptis akreditaĵon de Zhang Xiao, nova ĉina ambasadoro al Kazaĥio. Li diris, ke en junio de la kuranta jaro li sukcese vizitis Ĉinion kaj ĉeestis la Pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la ĉina urbo Qingdao, kaj dum la vizito, li atingis kun ĉinaj gvidantoj gravajn konsentojn, kio refoje reflektis la altan nivelon de kazaĥa-ĉinaj rilatoj. Li aldonis, ke la du flankoj aktive efektivigas ĉiujn atingitajn konsentojn kaj akcelas akordigon de la nova ekonomia politiko Brila Vojo kaj konstruado de la Zono kaj Vojo, aldonante grandan movforton por pli granda disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Pakistana ĉefministro Imran Khan diris lunde en altnivela kunveno de la registaro, ke sufiĉa graveco devas esti atribuita al rapida konstrudo de ekonomia zono sub la kadro de la pakistana-ĉina ekonomia koridoro, ĉar tio helpas al Pakistano modernigi la industrion kaj liveri grandan kvanton da laborŝancoj al junuloj.

Deklaro publikigita de la oficejo de pakistana ĉefministro diris, ke Imran Khan diris en la kunveno, ke konstruiĝo de la pakistana-ĉina ekonomia koridoro en frua dato helpos ekspluati potencialon de ekonomiaj rilatoj inter la du landoj kaj servos al la ekonomia disvolvado en la tuta regiono. Li alvokis, ke pli da eksteraj investoj eniru la pakistana-ĉinan ekonomian koridoron. Li reasertis, ke plifortigo de la ĉiavetera strategia partnereco de kunlaboro inter la du landoj estas la bazŝtono de la pakistana diplomatio.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde alvokis urĝan agadon kontraŭ klimatŝanĝiĝo, post kiam la Interregistara Komisiono pri Klimat-Ŝanĝiĝo publikigis raporton, kiu petas teni tutmondan varmiĝon je 1,5 celsiaj gradoj.

La raporto de la Interregistara Komisiono pri Klimat-Ŝanĝiĝo diris, ke atingi la celon de 1,5 celsiaj gradoj anstataŭ tiun de 2 gradoj, postulatan de la Pariza Interkonsento, alportos evidentajn profitojn al la homaro kaj naturaj ekosistemoj.

Guterres diris en deklaro, ke la raporto skribita de tutmondaj elstaraj sciencistoj pri klimato estas alarmo al la mondo. Ĝi konfirmis, ke klimatŝanĝiĝo estas pli rapida ol ni, kaj ni forkonsumos nian tempon.

Nobelpremio pri Ekonomiko 2018, aŭ oficiale la Premio Sveriges Riksbank pri Ekonomikaj Sciencoj por Memoro de Alfred Nobel, lunde estis aljuĝita al William Nordhaus kaj Paul Romer.

Laŭ oficiala deklaro publikigita de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, Nordhaus estis premiita pro anekso de klimatŝanĝiĝo al longtempa makroekonomika analizo kaj Romer pro integriĝo de teknologia novigo al longtempa makroekonomika analizo.

La deklaro aldonis, ke la rezultoj de la du usonaj ekonomikistoj rimarkinde vastigis la ekonomian analizon per konstruado de modeloj, kiuj klarigas, kiel la ekonomia merkato interagas kun naturo kaj scio.

Romer diris al reta gazetara konferenco, ke li ricevis du telefonvokojn ĉi-matene kaj respondis al neniu el ili, pensante, ke ili estas spamoj, kaj li tute ne atendis la premion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin