Tri landoj unuanime konsentas solvi la duoninsulan problemon per pacaj rimedoj

(GMT+08:00) 2018-10-10 19:09:42     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge la renkontiĝo de Ĉinio, Rusio kaj Nord-Koreio okazis en Rusio. En la 10a de oktobro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la trilanda renkontiĝo komunikis, ke la problemo de la korea duoninsulo devas esti solvita per pacaj rimedoj.

La 9an de oktobro la ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, Kong Xuanyou, la rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj, Igor Morgulov, kaj la nordkorea vicministro pri eksterlandaj aferoj, Choe Son Hui, renkontiĝis en Moskvo kaj faris interkonsiliĝon pri la problemo de la korea duoninsulo. En la regula gazetara konferenco de la 10a de oktobro Lu Kang diris:

"La tri flankoj estas kontentaj pri la pozitiva ŝanĝiĝo de la duoninsula situacio en la lasta tempo kaj subtenas la penadon de la koncernaj flankoj por solvi la problemon. La tri flankoj opinias, ke oni devas ekvilibre antaŭenigi la sennukleigon de la duoninsulo kaj formi pacan mekanismon de la duoninsulo. La koncernaj flankoj devas alpreni necesajn rimedojn, iri en kontraŭaj direktoj, antaŭenpuŝi pacan intertrakton de la duoninsulo, kaj plej frue realigi konstantan pacon de la duoninsulo kaj la regiono."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin