Li Keqiang intervidiĝis kun japanaj reprezentantoj

(GMT+08:00) 2018-10-10 20:46:28     Redaktoro:Xiong

Antaŭtagmeze de la 10a de oktobro, en la pavilono Ziguangge de Zhongnanhai, la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun la japanaj reprezentantoj el la kvara ĉina-japana dialogkunveno, kiun ĉeestas entreprenistoj kaj eksaj altranguloj el la du landoj.

Li Keqiang rimarkigis, ke ĉi-jare estas la 40a datreveno de la kontrakto de la Traktato pri Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio; kaj sub la komuna klopodado de la du flankoj la plibonigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio vidas bonan perspektivon. Li Keqiang esperis, ke la du flankoj firme tenos la principon de la kvar politikaj dokumentoj por Ĉinio kaj Japanio kaj, kun la spirito fronti al la estonteco kaj preni la historion kiel spegulon, direktiĝos unu al la alia, kaj faros, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio stabile iru pli malproksimen.

Li Keqiang diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Japanio estas ĉefaj ekonomiunuoj de la mondo, plifortigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco utilas ne nur al la du landoj, sed ankaŭ al la ekonomia kaj komerca disvolviĝado en la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin