Ĉina ĉefministro vizitos Taĝikion, Nederlandon kaj Belgion

(GMT+08:00) 2018-10-10 11:40:10     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la 17an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la taĝika urbo Duŝanbo, faros oficialajn vizitojn al Taĝikio kaj Nederlando, ĉeestos la 12an Azia-Eŭropan Pintkunvenon en Bruselo kaj faros laboran viziton al Belgio, de la 11a ĝis la 19a de oktobro.

Oficialuloj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde en gazetara konferenco, ke la baldaŭa vizito de Li estos tre grava por fortigi kunlaboron inter la membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, azia-eŭropan kunlaboron kaj ĉinajn rilatojn kun Taĝikio, Nederlando kaj Belgio.

Zhang Hanhui, adjunkto de ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke dum la kunveno de registaraj estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Li eksplikos la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko, kaj dividos la sukcesan sperton de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. Zhang diris, ke Li alvokos oponi unuflankecon kaj protektismon, konstrui malfermitan mondan ekonomion kaj komunumon kun komuna estonteco de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Zhang aldonis, ke Li interŝanĝos opiniojn kun gvidantoj de la organizo pri la Zono kaj Vojo, komerca kunlaboro kaj industria produktkapablo. Komuna deklaro kaj dokumentoj pri kunlaboro kaj disvolvado de la organizo estos subskribitaj dum la kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin