Jordanio kaj Israelo renormaligas siajn rilatojn

(GMT+08:00) 2018-10-10 14:07:00     Redaktoro:Yu

Nova jordania ambasadoro al Israelo, Ghassan Majali marde komencis plenumi siajn funkciojn, kaj nova israela ambasadoro al Jordanio, Amir Weissbrod, prezentis sian akroditaĵon al jordania reĝo Abdullah II antaŭ unu monato, kio markis renormaligon de rilatoj inter la du landoj.

En julio de la lasta jaro okazis pafmortigo ĉe la israela ambasadorejo en Jordanio. Sekurecgardisto de la ambasadorejo konfliktis kun jordania civitano kaj estis vundita de la lasta per tranĉilo, kaj poste du jordanianoj estis mortpafitaj. La okazaĵo estigis grandskalan proteston de jordanianoj kaj jordania reĝo vokis puni la krimulon. La jordania registaro publikigis deklaron, dirante, ke personoj de la israela ambasadorejo estas malpermesataj reveni al Jordanio antaŭ ĝisfunda enketo kontraŭ la sekurecgardisto de la israela ambasadorejo.

En januaro la jordania flanko diris, ke Israelo jam petis pardonon pri la okazaĵo, kaj promesis kompensi la familiojn de la mortintoj kaj daŭrigi juĝan enketon pri la okazaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin