Trump: Gvidantoj de Usono kaj KDPR duafoje renkontiĝos post mezperioda elekto de Usono

(GMT+08:00) 2018-10-10 14:09:20     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris al la gazetaro marde dum vojaĝo al la ŝtato Iovao por ĉeesto al kunveno, ke li kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) duafoje renkontiĝos en la 6a de novembro post la mezperioda elekto, kaj nun li okupiĝas pri aferoj de la elekto.

Poste, ŝtatsekretario Mike Pompeo diris al amaskomunikiloj, ke vera progreso estis farita dum lia vizito al la KDPR; restas multaj laboroj por la du flankoj, tamen videblas la vojo al kompleta sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin