La ĉina ambasadorejo en Indonezio diris en deklaro, ke la unua aro da humanitaraj helpmaterialoj liveritaj de la ĉina registaro al la indoneziaj viktimoj de tertremo marde posttagmeze atingis la Internacian Flughavenon Balikpapan en orienta Kalimanta-insulo.
La materialoj konsistantaj el tendoj, akvotraktaj aparatoj, generatoroj kaj aliaj estos transdonitaj al regionoj trafitaj de tertremo kaj cunamo. Ankoraŭ aliaj kvar aroj da materialoj estos transdonitaj al Indonezio en la venontaj tagoj.