Hongkongo estas konektita kun landinterna fervoj-reto por grandrapidaj trajnoj

(GMT+08:00) 2018-10-10 17:52:48     Redaktoro:Pluveta

La 23-an de septembro, kun la ekiro de la unua trajno G5711 de landinterno al Hongkongo, la fervojo por grandrapidaj trajnoj inter Kantono, Shenzhen kaj Hongkongo oficiale ekfunkciis. Tio estas la unua fojo, ke Hongkongo estas konektita kun landinterna fervoj-reto por grandrapidaj trajnoj.

Laŭraporte, Hongkongo-sekcio de la fervojo havas longecon de 26 kilometroj. Ĝi komenciĝas de okcidenta Kowloon kaj kuniĝas kun ŝtata fervoj-reto por grandrapidaj trajnoj kun pli ol 25 mil kilometroj. La fervojo inter Hongkongo kaj landinterno havas 44 staciojn.

Laŭ Jin Zepei, ĉefinspektoro de la Hongkonga Fervoja Korporacio, la oficiala ekfunkciado de Hongkong-sekcio de la Kantono-Shenzhen-Hongkong-a Fervojo mallongigis la distancon inter la landinternaj kaj hongkongaj loĝantoj kaj antaŭenigis iliajn komunikadon kaj interŝanĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin