Novaĵoj (Oktobro 10)

(GMT+08:00) 2018-10-10 16:30:19     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 10a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Angolo konsentis plibonigi siajn rilatojn; ĉina ĉefministro substrekis pli da klopodoj por akceli entreprenadon kaj novigadon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun vizitanta angola prezidento Joao Lourenco marde en Pekino, konsentante plu disvolvi duflankajn rilatojn.

Xi diris, ke li ĝojas vidi la duan viziton al Pekino en ĉirkaŭ unu monato fare de Lourenco, kiu ĉeestis la Pekinan Pintkunvenon 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en la komenco de septembro. Xi diris, ke la sukceso de la pintkunveno injektis viglecon kaj oportunojn en la disvolvadon de ĉina-afrikaj kaj ĉina-angolaj rilatoj. Li vokis la du flankojn labori kune por aktive kaj rapide antaŭenigi la disvolviĝon de rilatoj. Ĉinio fidas pri la estonteco de duflanka kunlaboro. Li instigis al la du flankoj cementi politikan reciprokan fidon, plifortigi altnivelajn kontaktojn, profundigi strategian komunikadon, kompreni kaj subteni unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li diris, ke Ĉinio havas kunsenton kun la historiaj spertoj de afrikaj landoj kaj firme subtenas popolojn de afrikaj landoj en opono kontraŭ ekstera interveno kaj sendependa elekto de disvolva vojo. Li diris, ke li esperas, ke la du flankoj efektivigos la rezultojn de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, antaŭenigi la ok gravajn iniciatojn publikigitajn en la pintkunveno por realigi fruajn progresojn kaj antaŭenigi la iniciaton Zono kaj Vojo.

La ĉina prezidanto ankaŭ alvokis pli striktan multflankan kunordigon, kaj esperis, ke la du flankoj kune protektos multflankecon, konstrui malferman mondan ekonomion kaj fari la internacian ordon pli justa kaj senpartia.

La angola prezidento diris, ke Angolo kaj Ĉinio subtenis striktajn altnivelajn interŝanĝojn, kio montras, ke la du flankoj atribuas grandan gravecon, kaj ke Angolo subtenas multflankecon kaj opinias, ke la estonteco de la mondo devas esti decidita de ĉiuj landoj. Li esprimis la volon strikte kunlabori kun Ĉinio en multflankaj aferoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio donos pli da energio al amasa entreprenado kaj novigado por stimuli merkatan viglecon kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon.

Li faris la rimarkojn en skriba instrukcio al la malferma ceremonio de la semajno de amasa entrepreno kaj novigado en Chengdu, la ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan. Li diris, ke ĉar la emfazo de Ĉinio sur entreprenado kaj novigado helpis ellasi novigan potencialon, stimuli merkatan viglecon kaj krei laborpostenojn en la lastaj jaroj, pli da klopodoj estas bezonataj por profundigi la novan strategion de la lando pri disvolvado akcelata de novigo kaj antaŭenigi kvalitan disvolviĝon. La registaroj klopodos plu por simpligi la administradon kaj plibonigi la servojn, plifortigi protekton de la rajtoj de proprieto kaj krei internacian medion merkatorientitan kaj bazitan sur leĝoj por entreprenistoj kaj novigistoj.

La ĉefministro ankaŭ emfazis gravecon de interretaj teknologioj en plibonigo de publikaj servoj kaj stimulado de kreemo, kaj esperis, ke tio ludos pli gravan rolon en nutrado de novaj motoroj por kreskado kaj plibonigo de la nacia ekonomia konkurencivo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la 17an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la taĝika urbo Duŝanbo, faros oficialajn vizitojn al Taĝikio kaj Nederlando, ĉeestos la 12an Azia-Eŭropan Pintkunvenon en Bruselo kaj faros laboran viziton al Belgio, de la 11a ĝis la 19a de oktobro.

Oficialuloj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde en gazetara konferenco, ke la baldaŭa vizito de Li estos tre grava por fortigi kunlaboron inter la membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, azia-eŭropan kunlaboron kaj ĉinajn rilatojn kun Taĝikio, Nederlando kaj Belgio.

Zhang Hanhui, adjunkto de ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke dum la kunveno de registaraj estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Li eksplikos la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko, kaj dividos la sukcesan sperton de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. Zhang diris, ke Li alvokos oponi unuflankecon kaj protektismon, konstrui malfermitan mondan ekonomion kaj komunumon kun komuna estonteco de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Zhang aldonis, ke Li interŝanĝos opiniojn kun gvidantoj de la organizo pri la Zono kaj Vojo, komerca kunlaboro kaj industria produktkapablo. Komuna deklaro kaj dokumentoj pri kunlaboro kaj disvolvado de la organizo estos subskribitaj dum la kunveno. La ĉina ambasadorejo en Indonezio diris en deklaro, ke la unua aro da humanitaraj helpmaterialoj liveritaj de la ĉina registaro al la indoneziaj viktimoj de tertremo marde posttagmeze atingis la Internacian Flughavenon Balikpapan en orienta Kalimanta-insulo.

La materialoj konsistantaj el tendoj, akvotraktaj aparatoj, generatoroj kaj aliaj estos transdonitaj al regionoj trafitaj de tertremo kaj cunamo. Ankoraŭ aliaj kvar aroj da materialoj estos transdonitaj al Indonezio en la venontaj tagoj.

Usona prezidento Donald Trump diris al la gazetaro marde dum vojaĝo al la ŝtato Iovao por ĉeesto al kunveno, ke li kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) duafoje renkontiĝos en la 6a de novembro post la mezperioda elekto, kaj nun li okupiĝas pri aferoj de la elekto.

Poste, ŝtatsekretario Mike Pompeo diris al amaskomunikiloj, ke vera progreso estis farita dum lia vizito al la KDPR; restas multaj laboroj por la du flankoj, tamen videblas la vojo al kompleta sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Nova jordania ambasadoro al Israelo, Ghassan Majali marde komencis plenumi siajn funkciojn, kaj nova israela ambasadoro al Jordanio, Amir Weissbrod, prezentis sian akroditaĵon al jordania reĝo Abdullah II antaŭ unu monato, kio markis renormaligon de rilatoj inter la du landoj.

En julio de la lasta jaro okazis pafmortigo ĉe la israela ambasadorejo en Jordanio. Sekurecgardisto de la ambasadorejo konfliktis kun jordania civitano kaj estis vundita de la lasta per tranĉilo, kaj poste du jordanianoj estis mortpafitaj. La okazaĵo estigis grandskalan proteston de jordanianoj kaj jordania reĝo vokis puni la krimulon. La jordania registaro publikigis deklaron, dirante, ke personoj de la israela ambasadorejo estas malpermesataj reveni al Jordanio antaŭ ĝisfunda enketo kontraŭ la sekurecgardisto de la israela ambasadorejo.

En januaro la jordania flanko diris, ke Israelo jam petis pardonon pri la okazaĵo, kaj promesis kompensi la familiojn de la mortintoj kaj daŭrigi juĝan enketon pri la okazaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin