Itineroj kaj investaj aktivecoj aranĝitaj por Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

(GMT+08:00) 2018-10-11 15:58:20     Redaktoro:Selena

La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio malfermiĝos en la 5a de novembro en Ŝanhajo. Kiel gastiganto, Ŝanhajo jam fiksis 45 itinerojn kaj 30 investajn aktivecojn por partoprenantoj de la ekspozicio, kio celas diskonigi komercan medion de Ŝanhajo kaj plifortigi interŝanĝon kaj interligon inter diversaj distriktoj de la urbo kaj komercaj institucioj de la ekspozicio.

La itineroj enhavas elementojn de la loka kulturo, historia fenomeno, regionaj industrioj kun avantaĝoj kaj ĉefaj regionaj industrioj de la 16 distriktoj, kovrante sektorojn de intelekta manufakturado, komerco kaj financo, kulturo, novigo kaj sanprotekto.

Investaj aktivecoj, kiuj okazos de oktobro ĝis la lasta tagdeko de novembro, integriĝos kun la importa ekspozicio, inkluzive de Ŝanhaja Internacia Konkurso pri Entreprenado de Medicina Servo, la Unua Ĉina Pintkunveno de Intelekta Sanprotekto 2018, kaj Aktivecoj de Naciaj Pavilonoj de 16 Centreŭropaj kaj Orienteŭropaj Landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin