Li diris, ke tiu jaro markas la 40an datrevenon de subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco. Li esperis, ke la du flankoj plu persistos en la principo de kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio, prenos la historion kiel spegulon, frontos al la estonteco, renkontos unu la alian duonvoje kaj stabile antaŭenpuŝos la rilatojn.
Li montris, ke kiel ĉefaj ekonomioj en la mondo, Ĉinio kaj Japanio devas elvolvi avantaĝojn de reciproka kompletigo kaj vastigi kunlaboron en la kampoj de komerco kaj investado, financo kaj ekonomio, novigo kaj alttekniko ktp. Ĉinio plivastigos malfermon por bonvenigi pli multajn investojn de japanaj entreprenoj, kaj ludos pozitivan rolon por akceli interŝanĝojn inter la du flankoj, antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolvadon de la dulandaj rilatoj kaj realigi daŭrigeblan prosperon.
Japana eksa ĉefministro Fukuda Yasuo kaj aliaj reprezentantoj diris, ke la japana ekonomia rondo volas diskuti pri akcelo de novigo kaj kunlaboro en triaflanka merkato, kaj fortigi kunlaboron en la kampoj de mediprotekto, traktado de maljuniĝo ktp.