Ĉinio oponas kontraŭ protektismo en ia ajn formo kaj duobla kriterio en diversaj pretekstoj

(GMT+08:00) 2018-10-11 18:06:59     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 11a de oktobro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio ŝatas la esprimon de la kanada ministro pri eksterlandaj aferoj, Chrystia Freeland, kiam li parolis pri "Komerca Interkonsento Farita de Usono, Meksiko kaj Kanado"; li diris, ke la interkonsento ne devas damaĝi la justajn interesojn de aliaj landoj, kaj Kanado laŭ sia stato agos en la intertrakto de la interkonsento.

Antaŭ nelonge Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, invitite telefone interparolis kun Chrystia Freeland, kaj tiu ĉi komunikis la staton de la interkonsento kaj diris, ke Kanado laŭ sia stato agos en la intertrakto de la interkonsento. Por tio Lu Kang diris:

"Ĉinio ŝatas la esprimon de Chrystia Freeland. Ĉinio ĉiam persistas en libera komerco, pledas por protekti la plurflankan komercosistemon surbaze de la Monda Komerca Organizaĵo kiel kerno, kaj oponas kontraŭ protektismo en ia ajn formo kaj duobla kriterio en diversaj pretekstoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin