Ĉinio urĝas administradon de ĝenerala rezulto de buĝetaj rimedoj de UN

(GMT+08:00) 2018-10-11 12:17:21     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito vokis doni pli da atento al la administrado de ĝenerala rendimento de buĝetaj rimedoj de la UN. Ma Zhaoxu, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn merkrede en gazetara konferenco.

Ma diris marde al la Kvina Komitato de la Ĝenerala Asembleo, ke la organizo nun alfrontas financajn malfacilaĵojn, kiuj postulas, ke ĉiuj partioj plenumu siajn obligaciojn en divido de kotizo.

La komitato vokis al membroŝtatoj trakti kompleksan tagordon, kiu inkluzivas la demandon de administrado, la tagordon de reformo de la ĝenerala sekretario kaj la eblan ĝustigon de metodo uzata por divido de la kotizo de la membroŝtatoj al la regula buĝeto kaj ĝia packonservaj operacoj.

Ma diris, ke la principo de pagkapablo devas plu esti kiel bazo por kalkulado de la skalo de taksoj. Iuj malkonvenaĵoj nun en la metodo kalkulanta la kotizon nebuligas la distingon inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin