Turka prezidento urĝas afrikajn landojn uzi siajn monojn en komerco kun Turkio

(GMT+08:00) 2018-10-11 13:17:31     Redaktoro:Yu

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan merkrede vokis al Trukio kaj afrikaj landoj uzi siajn proprajn monojn en kontreguligo de duflanka komerco por eviti riskojn de moninterŝanĝo.

Erdogan faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis turka-afrikan ekonomian kaj komercan forumon en Istanbulo. Li diris, ke pro evidenta devaluto de la turka liro, uzado de indiĝena mono en komerco estas prioritatigita. Li diris, ke Turkio pretas uzi sian monon por fortigi komercan komunikadon ne nur kun siaj ĉefaj komercaj partneroj, sed ankaŭ kun afrikaj amikoj.

Turkio ĉi-jare alfrontas problemojn de alta inflacio, granda ekstera ŝuldo kaj granda deficito de kurantaj kontoj. En la mezo de aŭgusto la turka liro grandskale devalutis dum kelkaj semajnoj. Erdogan diris antaŭe, ke la ĉiutaga dependo sur la usona dolaro estas ŝarĝo, sed ne oportuno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin