Ĉina ĉefministro iris el Pekino por vizitoj al Taĝikio, Nederlando kaj Belgio

(GMT+08:00) 2018-10-11 13:21:39     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang iris el Pekino ĵaŭde matene por ĉeesti la 17an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo, fari oficialajn vizitojn al Taĝikio kaj Nederlando, kaj ĉeesti la 12an Azia-Eŭropan Pintkunvenon en Bruselo dum sia laborvizito al Belgio.

Li komencis la vojaĝon laŭ la invito de taĝika ĉefministro Kohir Rasulzoda, nederlanda ĉefministro Mark Rutte, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker kaj belga ĉefministro Charles Michel.

La sekvantaro de la ĉefministro inkluzivas lian edzinon Cheng Hong, ŝtatan konsilanton kaj ministron pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj He Lifeng, vicprezidanton de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estron de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin