Ĉinio donacis elektrajn transformilojn al Sirio por rekonstruado

(GMT+08:00) 2018-10-11 13:52:46     Redaktoro:Yu

Ĉinio donacis 800 elektrajn transformilojn kaj elektrajn kablojn al la siria registaro, celante helpi rekonstrui difektitan infrastrukturon en la lando suferanta militon.

La oficiala ceremonio de akcepto de la donaco okazis ĉe la haveno de la marborda urbo Latakia merkrede. La donaco estis transportita al la haveno antaŭ kelkaj tagoj.

Ma Xuliang, aferŝarĝito de la ĉina ambasadorejo en Damasko, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua ĉe la haveno, ke elektroprovizado estas grava por plibonigi la infrastrukturon en Sirio. Li diris, ke fakte, ĉi tiuj liveraĵoj povas ludi gravan rolon en plibonigo de la vivkondiĉoj, infrastrukturo kaj publika servo de la siria popolo. Li emfazis, ke la lastatempa kontribuo el serio da diversaj ĉinaj helpoj, estas parto de klopodoj por helpo al la rekonstruo en Sirio. Li aldonis, ke en la estonteco, Ĉinio liveros pli da humanitaraj helpoj laŭ la bezono de Sirio kaj sia kapablo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin