Korpofortkigita trejnisto fariĝis populara profesio en Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-10-16 11:36:52     Redaktoro:Ĝoja


 Trejnisto Wang Liying

Post la ĉinaj reformado kaj malfermo altiĝis nivelo de la vivo kaj ŝanĝiĝis la koncepto pri konsumado, sekve de tio ĉinoj pli kaj pli multe zorgas pri sano kaj pli kaj pli multe aktivas en trejnado de korpo. En tiu ĉi fono korpofortikigita trejnisto fariĝis la populara profesio en Ĉinio. Karaj aŭskultantoj, nun bonvolu aŭskulti raporton ĉi-flanke.

Je la sesa horo matene en loĝkvartalo en la distrikto Haidian de Pekino, trejnisto Wang Liying gvidis homojn ekzerci sin en jogo. Komence de somero de 2018 Wang Liying ekfunkciigis jogejon en la kvartalo, kien ŝi translokiĝis. Pro ŝia lerteco en jogo kaj serioza eduksinteno la jogejo tuj fariĝis furora kaj proksimume cent najbaroj lernas de Wang.

Tia bonvenigata stato superis la imagon de Wang. Ŝi diris, ke ŝi jam trejnis jogon proskimume 15 jarojn, komence estis tre malfacile propagandi jogon, sed nun pli kaj pli da ĉinoj akceptas jogon kiel sanigan manieron.

"En la jaro 2004 mi ektrejnis jogon en libera tempo, kiam tre malmultaj homoj sin ekzercis, ankaŭ mankis gvidlibro, nur la libro Huilan-jogo kun disko. En la jaro 2008, tiam okazis Pekinaj Olimpikoj, pro la atmosfero de sanigo kaj fortikigo ĉinoj pli kaj pli profunde konis la valoron de sanigo kaj fortikigo, ankaŭ jogo estis ekkonata. Aperis pli da kursoj de jogo, kaj mi fariĝis profesia trejnisto de jogo. "

S-ro Wang Kaiwen estas privata korpofortikigita trejnisto. En sia studado en universitato li faris lernadon ĉefe pri socia sporto kaj nun jam laboris pli ol 4 jarojn en fortikigo. Li diris, ke nun en gimnastejo oni ne nur simple kuras sur maŝino, sed ankaŭ volas posedi bonan staturon, tial estas varme postulata privata trejnisto.

"Nun oni havas bonan koncepton kaj ideon pri fortikigo, kiu estas unu el enhavoj de niaj laboroj. Mia kurso inkludas resanigon, bokson, sportan protekton kaj aliajn bazajn ekzercojn."

Vigle disvolviĝas la profesio de korpofortikigita trejnisto en Ĉinio sekve de la popularo de sanigo kaj fortikigo. Laŭ raporto pulikigita de centro sub Ĉina Ŝtata Sporta Ĝenerala Buroo pri takso kaj gvido de profesioj, en aprilo de 2018 estis 79 mil korpofortikigitaj trejnistoj, kiuj gajnis profesiajn kvalitajn atestojn de la ŝtato, nun kontinue kreskas la varmo de la profesio.

La populareco de korpfortikigita trejnisto fontas el ilia lerteco kaj profesia kapablo. Trideksepjaraĝa s-ino Zhang ekzercis sin pli ol du jarojn gvidate de trejnisto. Nun ŝi ne nur posedas bonan staturon sed ankaŭ freŝan spiriton.

"Mi timas vundiĝon pro blinda ekzercado, tial mi elektis ekzercadon gvidatan de trejnisto. Mi opiniias, ke fakuloj faras profesiajn aferojn, kaj mi esperas, ke spertuloj kun scioj faros gvidadon kaj en relative mallonga tempo mi povos ricevi bonan efikon. Mi estas kontenta pri mia trejnisto. Li kore amas korpofortikigon kaj faras malsamajn celojn kaj planojn depende de statoj de diversaj lernantoj."


La korpofortikigejo Instruisto Mo

En grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio, aperis postuloj pri korpofortikigo por virinoj, junuloj, grasaj personoj kaj aliaj specialaj homamasoj, tial naskiĝis korpofortikigejoj. La korpofortikigejo Instruisto Mo estas eta tamen profesia studio. Per la maniero "interreto plus butiko" la korpofortikigejo donas gvidadon pri nutraĵoj kaj sportoj. Komuna kreinto s-ino Shi Zhaoxu diris, ke interrete pli ol tri mil personoj fariĝis membroj de la korpofortikigejo, plejpartaj estas novaj patrinoj. Ankaŭ pli kaj pli da viroj aliĝas sekve de la fondiĝo de butikoj. Lastatempe la korpofortikigejo ekfunkciigis trejnadon por geinfanoj.

"Gvido pri nutraĵoj estas nia trajto. Manko de scioj pri nutraĵoj malhelpas fortikigon. Ni elektis bonkvalitajn korporaciojn pri nutraĵoj kaj manĝaĵoj por niaj aliĝintoj. Ni havas profesiajn trejnistojn, kaj tio estas nia alia trajto. La trejnistoj havas almenaŭ universitatan kvalifikon, multjaran sperton kaj estas kvalifike atestataj de ĉinaj kaj internaciaj fakoj."

Laŭ plano de disvolvo de la ĉina sporta industrio, en 2020 la loĝantaro, kiu ofte partoprenas en sporta ekzercado, atingos 435 milionojn, kaj la sporta industria skalo espereble atingos 3 000 miliardojn da juanoj. Do estas brila la perspektivo de la profesio en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin