Antaŭ kelkaj tagoj la usona vicprezidento Mike Pence faris en Vaŝingtono paroladon por komplete ataki Ĉinion, kaj tie li menciis, ke Usono aldonos limimposton sur ĉinajn varojn kun la valoro de 250 miliardoj da usonaj dolaroj. Li diris ankaŭ, ke "prezidento Trump donis klaran esprimon: Estos pli multe da limimposto, escepte se venos unu justa kaj reciproka interkonsento."
Oni vidu, kiu estas la fonto de "la alta necerteco de politikoj" en la okuloj de IMF, kaj kiu estas la kreanto de "la risko de komerco" kaj detruanto de "la monda komercosistemo". Sed en la parolo Pence nomis la provokon de la tutmonde komerca milito fare de Usono kiel tion, ke "Prezidento Trump gvidas Usonon defendi siajn interesojn per fortoj denove vigligitaj". Evidente, Usono, unuflanke svingante dikan bastonon de komerco, aliflanke asertante alveni interkonsenton per intertraktado, penas atingi sian celon: "Usono estas la unua". Tia "arto de transakcio" estas vere abomeninda.
Usono havas nenian sincerecon por solvi la problemon. Ĝia "arto de transakcio" estas nur por atingi la celon: "Usono estas la unua", kaj la aliaj estas nur post ĝi. Tio estas, laŭ Usono, "vojo de antaŭeniro".
Se ŝtato ne havas fidindecon, kiel do la mondo ĝin fidus? Kiel Usono, kiu perdis sia reputacion, rompis siajn vortojn, kaj donas ekstreman premon al sia kunlabora partnero, povus prilumi la vojon por antaŭeniro de la mondo?