Ĉinaj kontraŭrimedoj ne intencas interveni en internajn aferojn de Usono

(GMT+08:00) 2018-10-12 11:33:21     Redaktoro:Yu

La Ministerio de Komerco ĵaŭde diris, ke kontraŭrimedoj de Ĉinio al usonaj tarifoj estas reagoj por defendi ĉinajn interesojn kaj protekti multflankan komercon, sed ne por interveni en internajn aferojn de Usono.

La komentoj estis faritaj por respondi al rimarkoj, ke la ĉinaj rimedoj estis prenitaj por interveni en internajn aferojn de Usono.

Gao Feng, proparolanto de la ministerio, diris en gazetara konferenco, ke ne ŝanĝiĝis la originala intenco de Ĉinio konservi sanan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj, kaj ne ŝanĝiĝis ankaŭ la decido defendi la ĉinajn legitimajn rajtojn kaj interesojn.

Responde al usonaj voĉoj akuzantaj Ĉinion pri intenco influi la usonajn komercajn gvidantojn en minaca maniero, Gao diris, ke usonaj entreprenoj kaj entreprenistoj ĉiam estas bonvenigataj en Ĉinio, kaj li kredis, ke ili faros sian propran juĝon. Gao diris, "Laŭ nia scio, estas nemalmultaj usonaj komercaj gvidantoj, kiuj ne subtenas aldonajn tarifojn sur ĉinaj produktoj." Li aldonis, ke la "tirano kaj ekstrema premado" de Usono estas vanaj, kaj ke eskaladiĝanta komerca konflikto ne helpas solvi disputojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin