Ĉina sendito alvokis persisti en multflankeco

(GMT+08:00) 2018-10-12 14:25:52     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito ĵaŭde vokis al ĉiuj landoj subteni multflankecon kaj sekvi internaciajn regulojn kaj normojn por universala sekureco.

Fu Cong, estro de la Departemento pri Armila Regado de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn dum parolado en plena kunveno de la Unua Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li diris, ke multflankeco restas efika maniero por traktado de komunaj defioj kaj solvado de internaciaj disputoj. La mondo pli bezonas multflankecon ol iam ajn antaŭe. Li diris, "Ni devas firme subteni la internacian ordon laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN, serĉi komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭripovan sekurecon, superponti malkonsentojn kaj solvi disputojn per konsiliĝo kaj dialogo kaj konsideri la legitimajn sekurecajn zorgojn de ĉiuj landoj, por realigi komunan kaj universalan sekurecon.

La ĉina sendito vokis al ĉiuj landoj sekvi internaciajn regulojn kaj normojn, dirante, ke ĉiuj landoj devas subteni la aŭtoritaton kaj sanktecon de la ekzistantaj internaciaj reguloj kaj normoj, kaj rifuzi duoblajn normojn, selekteman aplikon de reguloj kaj meton de enlanda leĝo super internacian juron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin