Novaĵoj (Oktobro 12)

(GMT+08:00) 2018-10-12 16:09:39     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 12a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro vokis Ĉinion kaj Kazaĥion akceli plu sinergion de disvolvaj strategioj; la ekstera varkomerco de Ĉinio kreskis per 9,9% en la unuaj naŭ monatoj de tiu ĉi jaro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde vokis Ĉinion kaj Kazaĥion plu akordigi evoluigajn strategiojn, doni plenan ludadon al kunlaboro pri industria produktkapablo, stabile antaŭenigi ekzistantajn kunlaborajn projektojn kaj senĉese esplori novajn kampojn de kunlaboro.

Li faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun kazaĥa ĉefministro Bakytzhan Sagintayev, kiu estas tie por ĉeesti la 17an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

La ĉina ĉefministro diris, ke la du landoj estas sinceraj kaj reciproke konfidaj amikoj kaj ampleksaj strategiaj partneroj de reciprokprofita kaj kungajna kunlaboro, kaj la du flankoj konsideras unu al la alia stabilecon, disvolviĝon kaj reprosperigon kiel bonan ŝancon por sia propra disvolviĝo. Li diris, ke Ĉinio volas konservi la tendencon de altnivelaj interŝanĝoj kun Kazaĥio, kaj esprimis la esperon, ke la du landoj plifortigos interligon de siaj havenoj, vastigos komercon, kune protektos multflankan komercan sistemon kaj malferman mondan ekonomion, por profitigi popolojn de la du landoj kaj de la regiono.

Sagintayev diris, ke Kazaĥio volas plifortigi la sinergion de evoluigaj strategioj kun Ĉinio, akceli altgradigon de havenoj, pliigi la transiton de kargo en Kazaĥio, plibonigi la eksportadon de terkulturaj produktoj por atingi reciprokprofitajn kaj kungajnajn rezultojn.

La Ministerio de Komerco ĵaŭde diris, ke kontraŭrimedoj de Ĉinio al usonaj tarifoj estas reagoj por defendi ĉinajn interesojn kaj protekti multflankan komercon, sed ne por interveni en internajn aferojn de Usono.

La komentoj estis faritaj por respondi al rimarkoj, ke la ĉinaj rimedoj estis prenitaj por interveni en internajn aferojn de Usono.

Gao Feng, proparolanto de la ministerio, diris en gazetara konferenco, ke ne ŝanĝiĝis la originala intenco de Ĉinio konservi sanan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj, kaj ne ŝanĝiĝis ankaŭ la decido defendi la ĉinajn legitimajn rajtojn kaj interesojn.

Responde al usonaj voĉoj akuzantaj Ĉinion pri intenco influi la usonajn komercajn gvidantojn en minaca maniero, Gao diris, ke usonaj entreprenoj kaj entreprenistoj ĉiam estas bonvenigataj en Ĉinio, kaj li kredis, ke ili faros sian propran juĝon. Gao diris, "Laŭ nia scio, estas nemalmultaj usonaj komercaj gvidantoj, kiuj ne subtenas aldonajn tarifojn sur ĉinaj produktoj." Li aldonis, ke la "tirano kaj ekstrema premado" de Usono estas vanaj, kaj ke eskaladiĝanta komerca konflikto ne helpas solvi disputojn.

Doganaj donitaĵoj montris ĵaŭde, ke la ekstera varkomerco de Ĉinio kreskis per 9,9% kompare kun la responda periodo de la pasinta jaro kaj kalkuliĝis al 22,28 duilionoj da juanoj (proksimume 3,23 miliardoj da usonaj dolaroj) en la unuaj naŭ monatoj de la kuranta jaro.

La eksportado kreskis per 6,5% en la periodo ĝis 11,86 duilionoj da juanoj, dum la importado kreskis per 14,1% ĝis 10,42 duilionoj da juanoj, rezultigante favoran saldon de 1,44 duilionoj da juanoj, kiu malgrandiĝis je 28,3%.

Proparolanto de la Ĉina Ĝenerala Dogana Administracio, Li Kuiwen, diris vendrede, ke en la unuaj naŭ monatoj de la kuranta jaro, la totala kvanto de la eksportado de Ĉinio al Usono kalkuliĝis al 3,06 duilinoj da juanoj, kreskante per 6,5% kompare kun la responda periodo de la lasta jaro. Tiu sumo okupas 13,8% de la ekstera komerco de Ĉinio. Usono restas la dua plej granda komerca partnero de Ĉinio.

Dum tiu ĉi periodo, la eksportado de Ĉinio al Usono kalkuliĝis al 2,27 duilionoj da juanoj, kreskante per 7,4%, dum la importado el Usono atingis 798,13 miliardoj da juanoj, kreskante per 3,8%.

Ĉina sendito ĵaŭde vokis al ĉiuj landoj subteni multflankecon kaj sekvi internaciajn regulojn kaj normojn por universala sekureco.

Fu Cong, estro de la Departemento pri Armila Regado de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn dum parolado en plena kunveno de la Unua Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li diris, ke multflankeco restas efika maniero por traktado de komunaj defioj kaj solvado de internaciaj disputoj. La mondo pli bezonas multflankecon ol iam ajn antaŭe. Li diris, "Ni devas firme subteni la internacian ordon laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN, serĉi komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭripovan sekurecon, superponti malkonsentojn kaj solvi disputojn per konsiliĝo kaj dialogo kaj konsideri la legitimajn sekurecajn zorgojn de ĉiuj landoj, por realigi komunan kaj universalan sekurecon.

La ĉina sendito vokis al ĉiuj landoj sekvi internaciajn regulojn kaj normojn, dirante, ke ĉiuj landoj devas subteni la aŭtoritaton kaj sanktecon de la ekzistantaj internaciaj reguloj kaj normoj, kaj rifuzi duoblajn normojn, selekteman aplikon de reguloj kaj meton de enlanda leĝo super internacian juron.

Konsilio de Registaraj Estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo okazigos sian 17an kunvenon baldaŭ en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo. La kunveno fokusiĝos al la tagordo fiksita en la Qingdao-a Pintkunveno kaj prenos serion da gravaj rimedoj por difini la direkton de agadoj de la organizo, rapidigi la paŝojn, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj plibonigi rilatojn inter la membroj.

En la pasintaj 17 jaroj de post sia fondiĝo, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo ĉiam sekvis la "ŝanhajan spiriton" de reciproka fido, reciproka profito, egaleco, konsiliĝo, respekto al malsamaj civilizacioj kaj serĉado de komuna disvolviĝo, sin dediĉis al pli profunda kunlaboro en diversaj kampoj kaj akcelis sekurecon kaj stabilecon de la regiono kaj prosperon en ĉiuj membroj, kio estas la bazo de grandigo de la organiza membraro kaj ankaŭ la apogilo de disvolviĝo de la organizo. Ĉina ambasadoro al Taĝikio, Yue Bin, diris, ke post grandigo de la membraro, la organizo nun kun pli vasta spaco, pli granda loĝantaro kaj pli granda ekonomia totalo eniris povan etapon de disvolvado.

La egipta oficiala novaĵ-agentejo MENA raportis, ke egipta juĝejo ĵaŭde kondamnis 17 islamanojn al morto pro akuzoj pri bombatako kontraŭ tri preĝejoj en Egiptio, kiuj mortigis 82 koptojn. Aliaj 19 personoj ricevis dumvivajn kondamnojn kaj 15 estis kondamnitaj al ok-jara mallibereco pro la samaj akuzoj.

En aprilo 2017, ĝemelaj sinmortigaj bombatakoj okazis en la preĝejo Sankta Georgo en la urbo Tanat kaj en la Kopta Ortodoksa Katedralo Sankta Marko en Aleksandrio, mortigante 45 homojn kaj vundante 126 aliajn. Alia atako okazis en la Kopta Ortodoksa Katedralo Sankta Marko en la ĉefurbo, mortigante 37 homojn en 2016.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin