Siria registaro akuzas internacian koalicion pri bombado kontraŭ loĝkvartalo

(GMT+08:00) 2018-10-15 13:06:18     Redaktoro:Yu

La siria novaĵ-agentejo raportis dimanĉe, ke tiutage la siria registaro akuzis la internacian koalicion gvidatan de Usono pri atako en la siria orienta provinco Deir al-Zour per blanka fosforo, kiu estas malpermesata de la internacia komunumo.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en sia letero al prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN, ke militaviadiloj de la internacia koalicio ĵetis blank-fosforajn bombojn sur kelkajn civilajn loĝejojn en la provinco Deir al-Zour en sabato kaj dimanĉo, rezultigante morton kaj vundiĝon de civiluloj, plejparte virinoj kaj infanoj.

La ministerio diris, ke uzo de armiloj internacie malpermesataj kontraŭ siriaj civiluloj estas konsekvenca kaj intenca konduto de la internacia koalicio kaj publika tretado de internacia leĝo, internacia humanitara leĝo kaj homaj rajtoj. La ministerio vokis al la Sekureca Konsilio de la UN komenci internacian enketon pri la okazaĵo kaj kondamni tiun ĉi agon por fini kontraŭleĝan ekziston de trupoj de Usono kaj aliaj landoj en Sirio kaj malhelpi ilian plannon pri detruado de la teritoria integreco de Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin