Usono glutigis al mondo venenan pilolon

(GMT+08:00) 2018-10-15 14:37:28     Redaktoro:Yu

En julio de la kuranta jaro, Kanado ŝanĝis sian Ministerion pri Internacia Komerco en Ministerion pri Diversigita Internacia Komerco por akceli komercon kun pli da landoj kaj malpliigi la troan dependon sur Usono. Unu el ĝiaj celoj estas la ĉina merkato.

Sed la lastatempe atingita Usona-Meksika-Kanada Interkonsento ne povis malpliigi la troan dependon de Kanado sur la usona merkato, kaj ankaŭ perdigis al Kanado la liberecon subskribi interkonsentojn pri libera komerco kun aliaj komercaj partneroj. Laŭ la 32a artikolo de la interkonsento, se iu ajn el la tri landoj subskribus liberkomercan interkonsenton kun ne-merkatekonomia lando, la aliaj du landoj povas sin retiri el la interkonsento ene de ses monatoj. Oni ĝenerale opiniis, ke la klaŭzo estas direktita kontraŭ Ĉinio.

Usona ministro pri komerco Wilbur Ross nomis la 32an artikolon kiel venenan klaŭzon kaj serĉis akpliki ĝin por aliaj ĉi-rilataj interkonsentoj subskribotaj de Usono kun aliaj landoj, inkluzive de Japanio kaj la Eŭropa Unio. Ĉu Usono povos starigi ekskluzivan komercan sistemon por izoli Ĉinion?

Unue, tiu ĉi interkonsento venenita de Usono estas nek libera nek justa. Ĝi estas neegala konvencio atingis sub la principo "fari Usonon denove granda". Vaŝingtono senigis Kanadon kaj Meksikon je aŭtonomeco kaj libereco. Sed tiu ĉi venena pilolo estos malfacile englutita. Due, ankaŭ aliaj komercaj partneroj ne povas akcepti tiun ĉi venenan pilolon. Krome, Ĉinio tranformas la modelon de sia ekonomia kresko kaj akcelas la kreskon per stimulado de konsumo. Oni prognozis, ke ĉi-jare la konsuma merkato de Ĉinio egalos al tiu de Usono aŭ fariĝos la plej granda de la mondo anstataŭ la usona.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin