Xi gratulas Universitaton Xizang Minzu okaze de 60a datreveno

(GMT+08:00) 2018-10-15 16:57:11     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde gratulis la Universitaton Xizang Minzu okaze de la 60a datreveno de ĝia fondiĝo en letero.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris en la letero, ke de post sia fondiĝo, la universitato trejnis multajn kadrojn kaj profesiulojn por la disvolviĝo de Tibeto. Xi instigis la universitaton plene efektivigi la Penson pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kaj la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, disvastigi kernajn socialismajn valorojn kaj plialtigi la kvaliton de edukado. Li diris, ke la universitato ankaŭ devas efektivigi la etnajn kaj religiajn politikojn de la partio, konsciigi etnajn unuecon kaj progreson, disvolvi tradician ĉinan kulturon kaj protekti etnan harmonion.

La Universitato Xizang Minzu, situanta en Xianyang de la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi, estis fondita de la Centra Komitato de la KPĈ kiel la unua landinterna institucio de alta edukado por Tibeto post ĝia paca liberiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin