Ĉinio enorbitigis du satelitojn BeiDou-3

(GMT+08:00) 2018-10-15 17:07:52     Redaktoro:Yu
Ĉinio sendis du navigadajn satelitajn BeiDou-3 al la kosmo per la raketo Changzheng-3B de la Xicang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan lunde posttagmeze je la 12a horo kaj 23 minutoj.

La satelitoj estas la 39a kaj 40a de la navigada sistemo BeiDou, kaj la 15a kaj 16a de la familio BeiDou-3. Ili kaj la raketo por la lunda lanĉo estis ekspluatitaj de la Noviga Akademio pri Mikrosatelitoj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Ĉina Akademio pri Portoraketa Teknologio respektive. La lanĉo estis la 287a misio de la raket-serio Changzheng.

Ĉi-jare estos intense enorbitigitaj BeiDou-satelitoj. Ĉinio planas sendi aliajn tri satelitojn BeiDou-3 al la kosmo por formi bazan sistemon kaj liveri servojn al landoj partoprenantaj en la iniciato Zono kaj Vojo antaŭ la fino de tiu ĉi jaro.

La sistemo BeiDou, nomata per ĉina termino por la Granda Ĉerpilo, komencis servi al Ĉinio en 2000 kaj al la azi-pacifika regiono en 2012. Dum la lastaj kvin jaroj, la sistemo helpis savi pli ol 10 000 fiŝistojn. Pli ol 40 000 fiŝkaptaj ŝipoj kaj ĉirkaŭ 4,8 milionoj da komercaj veturiloj en Ĉinio estas ekipitaj per BeiDou.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin