Altranga ĉina oficialulo ĉeestos kunvenon de klubo Valdai

(GMT+08:00) 2018-10-15 19:02:15     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lu Kang, lunde anoncis, ke Yang Jiechi, direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksteraj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉeestos la 15an jarkunvenon de la Internacia Diskut-Forumo Valdai en Rusio.

Lu diris en regula gazetara konferenco, ke Yang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, estos en Rusio de la 17a ĝis la 19a de oktobro por la kunveno laŭ la invito de la rusa flanko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin